Mi petas, priŝtelu min!

Unu nederlanda paĝaro kun la nomo “Mi petas, priŝtelu min!” publikas nomojn kaj aliajn datumojn de la personoj, kiuj ĝuste nun ne estas hejme. Eble vi kontraŭos, ke tiaj aktivaĵoj ne povas esti tute laŭleĝaj, tamen la informoj estas akirataj el publike haveblaj fontoj – el sociaj retoj. Homoj mem publikas tiajn informojn enrete, kelkfoje eĉ realajn GPS-datumojn pri sia situo.

Aŭtoroj de la paĝaro koncentriĝas pri la ludantoj de la enreta ludo Forsquare, kiu baziĝas sur la informoj pri ilia situo en reala mondo kaj tempo.

Precizajn informojn pri tio, kiu kie ĝuste nun troviĝas, ili akiris direkte de la ludantoj, kiuj decidis aŭtomate sendadi tiajn informojn al la socia reto Twitter.

“Ni komencis kun nia amiko viziti Twitter kaj ni trovis pliajn kaj pliajn mesaĝojn el Foursquare,” diris Boy van Amstel, unu el la aŭtoroj.

“Homoj registriĝis en siaj domoj, ĉe siaj koramikoj aŭ en domoj de siaj amikoj kaj publikis la adresojn. Laŭ mi ili ne konsciis pri tio, kiom multe ili malkovras.”

La aŭtoroj Van Amstel, Frank Groeneveld a Barry Borsboom eksciis, ke uzanoj de intereto ne nur kunhavigas infomojn pri tio, kie ili ĝuste nun estas, kie estas ili kaj kie iliaj amikoj, sed nekonscie ili eĉ informas la tutan mondon, ke ili ne estas hejme.

La paĝaro, laŭ esprimiĝo de siaj aŭtoroj, ne ekestis por damaĝi, por instigi homojn al ŝtelado. Male, ili avertas interret-uzantojn (ĉefe tiujn en sociaj retoj kiel Twitter, Facebook), ke la informoj, kiujn ili pri sia aktuala situo publikas, povas esti danĝeraj. Estas danĝere enrete paroli pri tio, kie ni aktuale troviĝas. Facile povas okazi, ke iu misuzos tion. Kiam ni ekzemple tajpas, ke ni estas en vendejo, ni donas al ŝtelistoj certecon, ke ĝuste nun ni ne estas hejme.

Celo de la paĝaro estas simple altigi nian konscion pri tiu ĉi temo kaj instigi nin pensi pri tio, kiamaniere uzi servojn kiel Foursquare, Brightkite, Google Buzz ktp., ĉar akiri informojn el ili povas vere ĉiu.

Fonto: pleaserobme.com

One thought on “Mi petas, priŝtelu min!

  1. Ĵus antaŭnelonge mi legis informon en gazeto ke estiĝis moda kiam asekurkompanioj neas pagojn pri ŝtelita asekurigita havaĵo, se ili malkovras ke la posedanto publikigis antaŭe informon en socia reto pri malĉeesto en sia hejmo: laŭ la asekurantoj, tio egalas al forvojaĝi kaj lasi la pordon malfermita…

Comments are closed.