Nova lingvoinstrua projekto kun E@I: lernu la ĉeĥan lingvon!

La artikolo estis origine verkita por la oktobra “La ondo de Esperanto”.

Komence de septembro estis lanĉita sekva el la lingvoinstruaj retejoj, en kiuj E@I kunlaboras. Ĉi-foje temas pri instruado de la ĉeĥa lingvo, kiun oni povas eklerni en la paĝaro www.mluvtecesky.net (mluvte česky = parolu ĉeĥe).

czkey1La projekto “CZKey” estis subtenita de la ĉeĥa nacia agentejo de la EU-programo “Erasmus+”, enkadre de la projekto Leonardo. Temis pri 2-jara projekto pri “transpreno de novigo/noveco”, de la antaŭa projekto de E@I “slovake.eu“. La paĝaro pri la slovaka lingvo ekplaĉis al la ĉeĥaj instruistoj de la ĉeĥa, kaj surbaze de la antaŭa kunlaboro ankaŭ pri la germana retejo deutsch.info (pri kiu nun okazas plia paŝo de ties evoluo, kun pretigado de nova enhavo kaj aplikaĵoj) oni en Brno decidis, ke estus tre bone, se ankaŭ la ĉeĥan lingvon oni povus lerni rete, multlingve kaj senpage. La tuton kunordigis Centro de lingva edukado de Universitato de Masaryk en Brno, en kiu ankaŭ laboras Marek Blahuš, kiu ankaŭ aktive kunlaboris pri la projekto. Entute pri la projekto laboris kvin partneroj el Ĉeĥio, Slovakio, Germanio, Aŭstrio kaj Pollando, kaj fakte en 3 el ili estis envolvitaj esperantistoj kaj eblas eĉ rekte diri, ke la projekto mem ekestis danke al Esperanto.

czkey
Parto de la teamo, kiu realigis la projekton

La paĝaro instruas la ĉeĥan lingvon tre bunte kaj abunde: unue troviĝas baza kurso, ekde tuta komencanta nivelo A1 kaj A2, aldone riĉa trarigardo de gramatiko. Sekve estas aldonita parto de B niveloj, kiu jam estas speciale orientita al la “medicina ĉeĥa”, pro la fakto, ke la universitato en Brno instruas medicinajn studentojn de eksterlando, kiuj bezonas ĝuste tian vortprovizon lerni plej urĝe. La kurso estas akompanata de multaj ekzercoj, sep horoj da aŭdmaterialoj kaj tre praktika vortaro. En la retejo ankaŭ troviĝas multlingva diskutforumo kaj aldone buntaj informoj pri Ĉeĥio.

czkey2La paĝaro mem estas havebla nun en kvin lingvoj: la ĉeĥa, slovaka, pola, germana kaj angla. Prepariĝas la rusa versio, pripensataj estas kelkaj aliaj. La esperanto-versio ankoraŭ ne ekzistas – ĉefe temas pri tempa kaj persona manko: la enhavo de la retejo konsistas el preskaŭ 350 paĝoj da teksto – kio estas enorma kvanto, por fari ĝin de volontulo/j. Ĝis nun ni ne sukcesis trovi taŭĝa/jn homo/jn en Ĉeĥio, kiuj pretus helpi pri la paĝaro kaj E-igi ĝin. La sistemo estas tamen kreita tiel, ke eblu aldoni ajnan lingvon al la paĝaro, do kompreneble EO versio estus tre bonvena.

Sekva en la vico de lingvoj, pri kiuj nun E@I okupiĝas estas la rusa – jam venontjare espereble aperos beta-versio de la paĝaro ankaŭ por tiu ĉi lingvo, kadre de la EU-projekto “Russian Online”.

Novaĵojn pri la retejo kaj ankaŭ pri la ĉeĥa lingvo ĝenerale eblas sekvi ankaŭ en Facebook: www.facebook.com/mluvtecesky.net

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.