Saluton!


Ĉu vi scias, ke Esperanto jam venkis?

Vi diras, ke tio ne estas vera? Ĉu? 1)

  • eliru straten, esploru reklamaĵojn, nomojn de hoteloj, kafejoj, butikoj…
  • foliumu gazetojn, magazinojn, atentu pri firmaaj nomoj…
  • eniru vendejojn, legu nomojn de varoj…
  • vagadu interete kaj pripensu signifon de retejnomoj…

Ĉie vi povas rimarki konatajn vortojn, niajn karajn, esperantajn. Eble vi ne pensis antaŭe pri ilia esperanta-inklino, sed ĝi ja estas. Provu!

En tiu retejo ni kolektas faktojn pri La Venko de Esperanto. Aliĝu, trovu en via urbo pruvo de La Venko, fotu ĝin, skribu pri tio en nia vikio, kaj sentu sin feliĉa esperantisto!

Lastaj venkoj


Avo session


avo_session.jpg
Rilato al Eonomo de festivalo
LandoSvislando
UrboBasel


“Avo session Basel” estas ĉiujara internacia muzika festivalo, kiu prezentas diversstilajn muzikantojn kaj muzikbandojn en “intima kluba atmosfero”.
AVO de tiu festivalo, dank'al kies financa helpo ĝi pasadas estas samnoma konata (inter fumantoj) marko de cigaredoj.

Ligoj

· %2010/%06/%07 %07:%Jun · Aleksej KUZNECOV

Esperanto Lounge (Shenzhen)


esperantolounge.jpg
Rilato al EoNomo de salono
LandoĈinio
UrboShenzhen


Esperanto Lounge estas salono, lokita en granda vendeja centro, situanta en Shenzhen. La salono estas malfermita 2-an de aprilo 2010 kaj proponas al vizitantoj vivan muzikon, dancejon kaj drinkaĵojn.

Ligoj

Dento (choya umeshu)


umeshu-dento.jpg
Rilato al Eonomo de drinkaĵo
LandoJapanio


Estas bongusta japana pruna likvoro kaj aperitivo. “Dento” el la japana signifas “tradicia”.

Ligoj

· %2010/%03/%29 %06:%Mar · Aleksej KUZNECOV

Modesto (apavi)


modesto.jpg
Rilato al EoNomo de vendejo
LandoLatvio
UrboRiga


La vendejo estis trovita en Riga, sur strato Kaleju. Tamen mi dubas, ke en vendejo, situanta en olda, historia parto de Riga oni vendas vestaĵojn laŭ modesta prezo! :-)

· %2010/%03/%23 %05:%Mar · Aleksej KUZNECOV

Gusto (Tescoma)


gusto.jpg
Rilato al EoSerio de bakbovloj
LandoĈeĥio
UrboZlin


Manĝaĵo, preparita en tiuj porcelanaj bakbovloj havas, evidente perfektan guston!

Ligoj

· %2010/%03/%19 %13:%Mar · Aleksej KUZNECOV
1) Enhavo de la retejo, krom prezentitaj faktoj, estas amuza kaj ŝerca. :-)

Diskuto

NormanNatasha23, 2010/06/17 17:44

If you want to buy a house, you will have to receive the <a href=“http://lowest-rate-loans.com”>loan</a>. Moreover, my father usually uses a credit loan, which is the most reliable.

Enter your comment
If you can't read the letters on the image, download this .wav file to get them read to you.
 
saluton.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2010/05/25 06:03 de ljosxa
Recent changes RSS feed Creative Commons License Donate Driven by DokuWiki