Komputila lingvistiko dum ILEI-simpozio

En Kopenhago, la 23-an de julio matene, kadre de dutaga simpozio aranĝita okaze de la 44-a konferenco de ILEI, Marek Blahuš, estrarano de E@I, enkondukis la publikon en la fakon komputila lingvistiko kaj prezentis 30 interretajn projektojn kiuj traktas la naturajn lingvojn (ofte inkluzive de Esperanto) sur diversaj niveloj: ekde retejoj por sintezi aŭ registri elparolon, tra vortaroj kaj programoj scipovantaj konjugacii verbojn, ĝis maŝina tradukiloj kaj ekspertaj sistemoj ligitaj al datumbazoj de scioj. Lia prelego estis unu el 12 prezentitaj dum la simpozio kiun ĉeestis preskaŭ cento da homoj, plejparte elstaraj esperantistoj kaj esperantistaj sciencistoj, sed ankaŭ kelkaj neesperantistoj el la gastiganta Universitato de Kopenhago, pro kio Esperanto uziĝis kune kun la angla lingvo, plej ofte per interpretado aŭ samtempa prezentado de du tekstoversioj. Sub la gvido de Duncan Charters, prezidanto de ILEI, la ĉeestantoj nun ankoraŭ klopodos formi komunajn simpoziajn konkludojn. La tuta simpozio estis registrita per kamerao kaj la prezentitaj tekstoj kolektitaj por posta publikigo, sed vi jam nun ĉi tie povas gustumi specimenon – la prezentaĵon de Marek Blahuš kiu enhavas multajn utilajn ligilojn al projektoj pri komputila lingvoprilaboro kaj lingvolernado eblas elŝuti ĉi tie: ilei-simpozio-2011-poiome1