Kiom da patentoj akiris IT-firmaoj dum pasinta jaro?

Laŭ statistikoj (ellaboritaj helpe de datumoj de amerika patent-oficejo USPTO) plej multe da patentoj akiris, kiel kutime, firmao IBM (4895). Dua loko apatenas al Samsung (3828).

Kompanio Microsoft sufiĉe plialtigis sian agadon sur kampo de protekto de intelekta posedaĵo kaj en jaro 2009 ĝi akiris pli multe da amerikaj patentoj ol en jaro 2008; la nombro kreskis eĉ je 43%. Danke al ĉi tiu “salto” Microsoft estas sur tria loko, kun nombro 2903.

Aliajn lokojn okupas:
4. Canon (2189)
5. Matsushita/Panasonic (1862)
6. Sony (1678)
7. Toshiba (1649)
8. Intel (1563)
9. Seiko Epson (1326)
10. HP (1271)