Kiel grupigi katojn? Respondo: per doodle.ch

Estas esprimo en mia lingvo, kiu ofte enkapiĝas kiam mi provas organizi ion per dissenditaj retmesaĝoj — „kvazaŭ oni provus grupigi katojn“. Ĉu oni provas elekti daton por kunveno, elekti semajnfinon el la venontaj tri monatoj por kune ferii, aŭ simple elekti kiun filmon ni spektu je sabato, estas ofte sufiĉe malfacile arigi ĉiun „katon“ de la grupo ĉirkaŭ komuna konsento, kaj ofte la rezulto estas amaso de retmesaĝoj malfacile sekveblaj.

Tre bona ilo por tiaj okazoj — kiu ekzistas multlingve, inkluzive esperante* — estas doodle.ch. Tie vi povas krei demandilon, kie ĉiu partoprenonto simple hokmarkas “jes” aŭ “ne“, kaj vi rapide trovas la plej popularan elekton de la grupo.

*Kiel vi vidos ĉi sube, la datoj ankoraŭ ĉiam aperas angle, sed oni promesis al mi, ke tio ŝanĝiĝos.

Ekzemple, jen mi kreis demandilon por trovi konsenton pri tago por kunveno:

nova demandilo

Mi sendas la ligilon al miaj kolegoj, kaj post iom da tempo mi vidas tion:

Do, ne estas dato, kiu konvenas por ĉiuj, sed sabate posttagmeze estos bona por kvar el kvin.

En venonta artikolo, mi montros pli detale kiel uzi aliajn eblojn de la servo — kiel aldoni la trian elekteblecon („eventuale, se vere bezonata“), kiel ŝanĝi la URL-on por esti certa, ke la ricevinto vidos al retejon esperantlingve, kaj kiel redakti informojn en la demandilo se via disponebleco ŝanĝiĝas.

3 thoughts on “Kiel grupigi katojn? Respondo: per doodle.ch

  1. Dankon – vidinte la bildojn, mi rememoris, ke tiun servon oni jam uzis unufoje por planado de TEJO-kunsido dum unu aranĝo. Do jen estas jam eĉ esperantistoj, kiuj (sukcese) uzis ĝin.

Comments are closed.