Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » La Malnova Balancilo
La Malnova Balancilo
| Teksto | Marcelo REDOULEZ |
|---|---|
| Muziko | Nanne KALMA |
| Plenumas | Kajto |
La refreno konsistiĝas de 4 versoj “De la ĉielo al la tero” kaj poste “grandplezur'”, sed en la fino de la kanto, ili ne ludas kaj kantas la unuan verson, escepte de la unua versaro, kiu estas kompleta. --- Ricardo Dias Almeida 26/03/2008 19:05
Akordaro ĝentile pruntita de Nanne Kalma, el Kajto. --- Ricardo Dias Almeida 18/04/2008 01:39
Teksto
Komenco: D D2 D DBalanciĝas kvinjaraĝa etulino. AŜi loĝas for ĉe alia stratofino. BmŜi ofte nudpiede ĉi tien venas APor revi, kiam vivo splenas. D A BmŜian brunan jutan robon jam eluzis G D ADu fratinoj, kiuj ankaŭ sin amuzis D A BmPer la balancilo por promenvetur' Em Bm G ADe la tero al la ĉielo: grandplezur'!
Ĉe la dorso de la knabino sidas frato.
Dum li ludas, ne turmentas lin malsato.
Li firme ĉirkaŭbrake talion tenas
De la fratino kaj nuntempe li serenas.
Fermas la okulojn tiu bubo;
Supren kaj malsupren fidas li sen dubo,
Kaj plengorĝe ridas, homnatur'!
De la ĉielo al la tero: grandplezur'!
Refreno:
De la baskulo sur la fronta ekstremaĵo
Sidas knabo kun eleganta vestaĵo,
Proksimume dekjaraĝa; li kunĝuas.
Ja riproĉojn li meritos, ĉar malfruas.
Li ne rajtas tiun lokon frekventi.
Pro ŝirita jako devos li plu penti.
Sed nun gravas nek veluro, nek futuro.
De la tero al la ĉielo: grandplezur'!
D G A DTri infanoj kune nun feliĉas. D G A DPer animo hela, ĝoja ili riĉas. Em A D BmKaj se vi alvokas, vin ili ne aŭdas; Em G Em Bm AFajfis eĉ trifoje trajno, kiu laŭdas. D G A DSed momente ili ne plu apartenasD G A DAl la plenkreskula mondo, kiu svenas.Em A D BmSune ili helas meze de la obskur'. Em Bm D ADe la ĉielo al la tero: grandplezur'!
Refreno (2-foje)
Flutado: G A D Bm Em A Em DFlutado: G A D Bm Em A D… grandplezur'!
Refreno (4-foje)
Paŝoj: » La Malnova Balancilo



