Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Kiel kontribui
Kiel kontribui
Kunredakti en la vikio vi povas per korektoj aŭ per aldonoj de novaj materialoj.
Se vi estas nova redaktanto, bonvolu registrigxi en la vikio. Tio permesos al vi redakti kaj krei novajn paĝojn, subskribi viajn kontribuajxojn. Krome vi havos personan paĝon por via dispono. Ligon al ĝi vi povas vidi, se dum redaktado vi metos subskribon per dekstra ikoneto el ilaro.
Dum redaktado vi povas uzi specialan sintakson.
Se vi bezonas kunmeti dosierojn (ekz. bildojn, midi-aĵojn) al la paĝo, vi povas alsxuti ilin al la vikio kaj meti ligon al ili en paĝo.
Korektoj
Vi povas korekti ĉiun paĝon. Por fari tion:
- Klaku ligon redakti la paĝon en supra parto de paĝo.
- Post korekto unue klaku butonon Antaŭrigardi, certiĝu, ke ĉio aspektas bone.
- Skribu kurtan resumon de viaj korektoj en speciala loko Bulteno de ŝanĝoj.
- Se la ŝanĝo estis ne granda, faru noton en malgranda kvadrateto Etaj modifoj.
- Klaku butonon Konservi.
Novaj materialoj
Dekomence indas krei ligon al via nova paĝo.
Sed, antaŭ ĉio, provu serĉi celatan tekston en la vikio. Eble simila paĝo jam ekzistas
- Trovu lokon por la ligo.
- Por kantoj vi povas trovi muzikan grupon, diskon aŭ kantaron, en kiu eniras kanto kaj fari novan ligon tie.
- Se vi ne trovis bonan lokon por fari ligon al nova paĝo, simple entajpu nomon de nova paĝo en serĉa kampo. Post kiam vi ekvidos rezulton de la serĉo inter aliaj vi vidos ligon krei paĝon supre de la paĝo.
- Klaku tiun novan ligon kaj kreumu.
Fruktodonan laboron!



