Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Por Tiuj Kiuj En Maro
Por Tiuj Kiuj En Maro
Teksto
Memoru ni, ke en komenco
De l'vojo, sen sperto kaj fam',
Ni faris boatojn, nomatajn laūsence
Kredo, Espero kaj Am'.
Kaj kune dankis Destinon,
Ke nin ne katenas ter',
Kaj ondojn kunkantis, kaj ĉiu kvina
Mem stiris kun ĝoj' kaj fier'
Refreno:
Findrinkas mi
Por marvagantoj.
Por vi, kiuj en la uni'
Kun la bonŝanco kaj ond'.
Kaj se en la anim'
Vi estas esperantoj
En ĝoj' kaj amaro,
Do el ŝtorma maro
Vi trafos al via bord'.
Kaj vane timigis nin ŝtormoj,
Ĉar scias ĉiu marist',
Ke ŝtormoj subitaj fariĝas nur normo
De la enmara ekzist'.
Ŝtormoj fortigas manojn -
Kaj skuno ŝvebas tra blu',
Sed ofte sen vento eĉ mense sanaj
Frenezas pro la enu'.
Refreno
Paŝoj: » Gianfranco MOLLE » Ĵomart kaj Nataŝa » Papilio » C » D » Antaŭ du jaroj » Dum Brulas La Kandel » Meznokta Trolejbuso » Deziro » Por Tiuj Kiuj En Maro



