Bonvenon al libera esperanto-kantaro!

Bonvenon!

Tie ĉi vi trovos kolekton de kantoj en Esperanto kaj ĉion, kio rilatas al ili: nome tekstojn, notojn, ligojn al e-muziko en Interreto, kaj espereble eĉ pli multe. Pli multe, ĉar ĉi tiu paĝaro estas vikio kaj vi mem povas kontribui al ĝi.

Bonvolu ne uzi kopirajtitajn materialojn sen permeso de aŭtoro :!:

Enhavo

Dankon al

En kreado de la kantaro partoprenis/as: (AVO), Bert Schumann, Boris Kolker, Carlos Bianchini, Clayton Smith (Argilo), Die Weicherts (Diana), Floreal Martorell (Flo), (Fringo), Georgij Kokolija, Gunnar R. Fischer (DĴ Kunar), Grigorij Arosev, Hokan Lundberg, Jevgenij Gaus, Manuel Pancorbo, Ricardo Dias Almeida, Roĝer Borĝes, Slavik Ivanov, Aleksej Kuznecov, ... kaj multaj aliaj neregistriĝintaj geamikoj.
Dankon!

Novaĵoj

Laste

  • 13-02-2008 Novaĵletero 2
  • 12-02-2008 Aldone al viatubaj filmetoj aperis ebleco enpaĝigi filmetojn kun subtekstoj de retservo Overstream. En tiu servo ĉiu povas aldoni subtekstojn al filmetoj de YouTube, Google Video, MySpace Video, Dailymotion, Veoh kaj Megavideo. Sintakso similas al tiu de YouTube.
  • 04-02-2008 En la kantaro aperis nova ebleco enigi viatubajn (YouTube) filmetojn al viki-paĝoj :!: Uzante novan etikedon Filmo vi povas trovi tiujn paĝojn.
  • 25-12-2007 Ĝojan Kristnaskon, kiuj jam festas, alvenon de Nova Jaro, kiu nepre alportos al vi feliĉon kaj plej varmajn bondezirojn al ĉiuj muzikemaj samideanoj!!!
  • 16-11-2007 Laŭ freŝaj kalkuloj kvanto de kantoj en la kantaro superis 800! Ĝenerala kvanto de paĝoj superas 1100! Hura!
  • 14-11-2007 :!: Unufoje en historio de Kantaro-vikio iu fuŝatako kaŭzis malfunkcion de tuta vikiejo dum unu tago. Pardonon, se vi tiutempe deziris veni tien. :-(
  • 03-11-2007 Ricevitaj permesoj publikigi kantojn el kasedo Antaŭ du jaroj de KONISI Gaku, MIKI Ŝikoŭ...
  • 01-09-2007 Kompletiĝis la albumo “Internacia Lingvo” de Daniel HADDAD.
  • 25-07-2007 Ricevita permeso kopii kantotekstojn de Lusi Rimon
  • 14-07-2007 Roĝer BORĜES kompletigis albumon de Supernova.
  • 23-03-2007 Kompletiĝis albumo “Karteta dom’” de Inspiro.
  • 16-03-2007 Gastlibro redaktebla sen ensalutigo. Bv. esprimi vian opinion rilate de la kantaro!

→ Legu pli...

Elektita paĝo

Junaj Idealistoj

Kantas Dolchamar

Teksto

Al kreanto evoluu
Prirakontu vian revon
Urbon propran vi konstruu
Al loĝantar’ donu vivon
Zorgu kiel pri florbed’
Nutru per propagand’
Kun fervoro kaj kred’
Kreskas al plena land’

Ni bezonas junajn idealistojn
Kiuj donu fajreron al popoloj

Resanigu per ole’
Satigu per fiŝ’ kaj pan’
Iĝas via grand-ide’
Monden duŝanta fontan’
Al kreanto evoluu
Efektivigu vian revon
Universon vi konstruu
Al homar’ donu celon
Ni bezonas junajn idealistojn
Kiuj donu fajreron al popoloj
Idealistoj neniam maljuniĝos


Personalaj iloj