KAEST proksimiĝas

Dua ĉi-jara aranĝo de E@I (post SES 2012) okazos novembre. La plej proksima  – “Konferenco pri Aplikoj deKAEST Esperanto en  kaj Tekniko” – okazos ekde la 15-a ĝis la 18-a de novembro 2012 en Modra-Harmónia, Slovakio.

La ĉi-jara ĉeftemo estas: “Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj”, tamen estos spaco ankaŭ por alitemaj prelegoj paralele.

Tiuj el vi, kiuj ankoraŭ ne aliĝis, sed interesiĝas pri la aranĝo, bv. viziti la retejon kun detaloj kaj aliĝilo: http://kaest.ikso.net

La programo de KAEST konsistos el kelkaj partoj:

  • prelegoj (en du paralelaj blokoj – ĉeftemaj kaj alitemaj)
  • trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj ks.)
  • fakaj diskutoj (pri certa temo)
  • vespera (neformala) programo (Vingustumado, filmo-prezento, diskutoj ks.)
  • ebla ekskurso (laŭ interkonsento kaj mendo)

Ni kore invitas vin ĉiujn veni kaj ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci kaj utiligi novakiritajn sciojn. Kompreneble, ni kun ĝojo bonvenigos viajn kontribuojn, prelegojn pri via fako, scienco. Se vi interesiĝas prelegi dum la aranĝo, menciu tion en via aliĝilo kaj sekve organizantoj kontaktos vin.

Antaŭ la aranĝo samloke okazos eĉ la ILEI-estrarkunsido. Dum KAEST do sekve ankaŭ la ILEI-estraranoj riĉigos la programon per siaj prezentoj/prelegoj.

Aldone: la 16an antaŭtagmeze okazos speciala trejnado pri Vikipedio – kunlabore kun freŝe ĉi-jare fondita organizo “Wikimedia Slovenská republika”, en kiu estas envolvitaj ankaŭ E-istoj. Por la trejnado finance kontribuis per sumo de 600 EUR ankaŭ Wikimedia Foundation.

Bv. sciigi pri la aranĝo ankaŭ viajn konatojn, amikojn, kiuj eventuale povus interesiĝi pri ĝi. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

Rigardu fotojn kaj artikolojn el la lasta KAEST