KAEST 2012 – retejo kaj aliĝilo jam funkcias!

KAESTLa plej proksima KAEST – “Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko” – okazos ekde la 15-a ĝis la 18-a de novembro 2012 en Modra-Harmónia. La retejo kun aliĝilo ekfunkciis kaj vi povas jam aliĝi.

La ĉijara ĉeftemo estas: “Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj”, tamen estos spaco ankaŭ por alitemaj prelegoj paralele.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

  • prelegoj (en du paralelaj blokoj – ĉeftemaj kaj alitemaj)
  • trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj ks.)
  • fakaj diskutoj (pri certa temo)
  • vespera (neformala) programo (Vingustumado, filmo-prezento, diskutoj ks.)
  • eblaj ekskursoj (laŭ interkonsento kaj mendoj)

speleologio
Jano Vajs (Slovakio) prelegas pri speleologio dum KAEST 2010

Ni kore invitas vin ĉiujn veni kaj ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci kaj utiligi novakiritajn sciojn. Kompreneble, ni kun ĝojo bonvenigos viajn kontribuojn, prelegojn pri via fako, scienco. Se vi interesiĝas prelegi dum la aranĝo, menciu tion en via aliĝilo kaj sekve organizantoj kontaktos vin.

Bv. sciigi pri la aranĝo ankaŭ viajn konatojn, amikojn, kiuj event. povus interesiĝi pri ĝi. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

Rigardu fotojn kaj artikolojn el la lasta KAEST