Internacia konkurso en kiu rolas ankaŭ Esperanto

La projekto pri libera aŭtomata tradukado Apertium (http://www.apertium.org), kie funkcias diversaj tradukiloj el kaj al Esperanto (http://apertium.saluton.dk/?lang=eo), estis elektita por la dua fojo por la konkurso Google Code-In (nur anglalingve).
Apertium staras apud Gnome, FreeBSD, OpenSUSE aŭ KDE inter la 18 projektoj elektitaj de Google por sia konkurso por junaj programantoj inter 13 kaj 17 jaroj. La aranĝo celas instigi ilian partoprenon en オンライン カジノ projektoj de libera/malfermitkoda programaro.
Tamen, ĉar Apertium kunigas programadon kaj lingvon, ĝi proponos multajn taskojn alireblajn por lingvemaj junuloj nenion sciantaj pri programado.
Krome, ĉar en Apertium aktivas pluraj esperantistoj, ĝi proponos dudekon da taskoj rilataj al Esperanto, kiel la kreadon de vortaroj en Apertium-formato surbaze de la Reta Vortaro (http://www.reta-vortaro.de), la plibonigon de la dokumentado en Esperanto kaj pri Esperanto-tradukiloj, la plibonigon de la ekzistantaj Esperanto-tradukiloj kaj la sisteman komparadon de Esperanto kun aliaj lingvoj, helpontan la disvolvon de novaj Esperanto-tradukiloj.
La konkurso komenciĝos la 21 de novembro kaj finiĝos la 16an de januaro.

One thought on “Internacia konkurso en kiu rolas ankaŭ Esperanto

  1. La provizoran taskoliston de la organizoj eblas trovi en ĉi tiu paĝo: http://google-opensource.blogspot.com/2011/11/google-code-in2011-participating.html
    Tie estas la ligo al tiu de Apertium ( http://wiki.apertium.org/wiki/Task_ideas_for_Google_Code-in ), en kiu estas multaj taskoj rilate al Esperanto kaj ankaŭ al multaj aliaj lingvoj, ĉefe el la malpli uzataj/teknologie malavantaĝataj.

    La listojn oni modifos ĝis la komenco de la aranĝo kaj ankaŭ estas periodo meze de ĝi por aldoni novajn taskojn. Se iu havas ideojn rilate al Esperanto-taskoj (aŭ por aliaj lingvoj), ne hezitu kontakti la Esperanto-Apertium-laborgrupon.

Comments are closed.