HTML 5 – kion eblas krei pere de ĝi?

HTML5 vs. Adobe Flash estas ofte diskutata temo en retaj portaloj kaj konferencoj. Mi revas jam delonge pri la tempoj, kiam mi povos forĵeti Adobe Flash… 😈 Ŝajnas, ke la feliĉa tago proksimiĝas.

Unu bela artikolo pri tio, kion novan alportas al ni HTML 5 kaj kio estas ĝiaj avantaĝoj, aperis en techdrivein.com. Ĝi prezentas 15 demonstrajn aplikaĵojn skribitajn helpe de HTML.

Ni ne forgesu pri tio, ke evoluo de HTML 5 mem estas ankoraŭ ne finita, do la aplikaĵoj ne estas tute perfektaj. Tamen kiel inspiro kaj instigo lerni pri tio pli multe ili estas bonegaj.

Kiam vi deziros elprovi la aplikaĵojn, atentu pri versio de via retfoliumilo. Povas okazi, ke via retumilo ankoraŭ ne subtenas HTML 5 (laŭbezone kontrolu tion en hejmpaĝo de la retumilo). Ĉe mi ekz. SublimeVideo ne funkcias ĝuste (damne!), malgraŭ tio, ke mi havas aktualan version de Firefox.

Listo de la aplikaĵoj:

HTML5 Demo
Awesome Ball Pool
SublimeVideo HTML5 Video Player
BlobSallad
Some Interactive Photo Manipulation
Fireworks
Kaleidoscope
Drag Anything
Particles in Motion
Even More Particles in Motion
Blow-up Video Effect
Cloth Animation 3D
Google Search Box 3D
SmallTalk
Breakout
Catch the Square

Fonto: techdrivein.com

6 thoughts on “HTML 5 – kion eblas krei pere de ĝi?

  1. Mi jam longe atendas ajnon por ne devi instali multajn kromprogramojn. Etikedojn “video” kaj “audio” mi do tre ŝatas.

  2. Ho! Mi antaŭpensis pri io simila al HTML, sed tio ŝajnas pli kiel PHP. Ekde HTML 6 ni ŝajne ne plu bezonos aliajn teknologiojn, ĉu? Fakte krom SCC (eble…) HO!

  3. “Fakte krom SCC (eble…)”

    ĉu vi ne celis CSS?

    por mi estas la plej alloga “nova semantiko”

  4. Kiel mi povas krei blogon? Mi volas krei blogojn pri la sciencoj sed mi ne ekhavas… Ĉu iu povas helpi?

  5. Saluton “Mia persono”. Se vi volas krei propran blogon, konatiĝu kun WordPress en esperanto: http://eo.wordpress.com/ – vi povas krei blogon rekte en ilia servilo, aŭ mem instali la programon en via servilo (se vi havas). Alternative, se vi intencas blogi pri komputikaj temoj, vi estas bonvena fariĝi kunlaboranto de tiu ĉi nia E@I-blogo (se vi interesiĝas, reskribu, kaj ni donos al vi instrukciojn). Kaj se vi volas verki en esperanto pri iu alia fako aŭ pri scienco pli ĝenerale (tre laŭdinda!), mi konsilas al vi aliĝi al la teamo de la nova senpaga interreta revuo Teleskopo (http://www.teleskopo.com/) kiu estas tre esperdona kaj jam iom konata revuo (dum estas malfacile trovi sian publikon se vi komencas ion tute novan). Bonŝancon!

Comments are closed.