Guglo retpoŝton ankoraŭ “ne mortigis”

Guglo kreis bazon de platformo, kiu anstataŭigu maljuniĝantan retpoŝton

Laŭ Guglo retpoŝto siajn plej bonajn jarojn jam travivis. Printempe Guglo promesis komunikilon, konstruitan por interreto en la 21-a jarcento. Ĝis nun ĝi ofertis nur interesan teknologion kaj allogan koncepcion.

Laŭ Guglo la retpoŝto ne plu funkcias. Firmao, kiu ŝanĝis manieron de interreta serĉado, pretigas novan revolucion.

Printempe prezentis Guglo projekton Wave – ilon, kiu estas konstruita ĵus por komunikado per nuntempa interreto. Antaŭ kelkaj semajnoj ĝi dissendis unuan ondon de invitiloj kaj pri Wave tiel spertis ankaŭ ordinaraj homoj.

Kio estas malbone pri retmesaĝoj?

Maniero de homa komunikado ŝanĝiĝas. Kun kreskanta tempo pasigita en interreto ŝanĝiĝas ankaŭ maniero de komunikado. Ni volas interparoli en reala tempo, kunhavigi pli kaj pli multe da multmedialaĵoj kaj eluzi servojn de diversaj paĝaroj ankaŭ en normala komunikado. La retpoŝto ne plu sufiĉas.

Rapide interkonsenti pri renkontiĝo de kelkaj homoj, sendi videaĵon aŭ interŝanĝi tutajn fotoalbumojn kun grupo per retpoŝto estas malkomforte.

Unu mesaĝo “veturas” en formo de multaj kopioj, kiuj venas en diversajn retpoŝtkestojn de unuopaj uzantoj, de tie kiel kopioj kaj aldonaĵoj veturas plu. Ĉe longaj diskutoj nepre ekestas kaoso. Ju pli da homoj, de pli malbone.

Alia komunikado

Wave funkcias alimaniere. Ĝi ŝajnas esti miksaĵo de ICQ, diskutejo, klasika retpoŝto kaj Vikipedio. Tamen baza diferenco kontraŭ retpoŝto estas fakto, ke komunikado inter unuopaj uzantoj konserviĝas ekster iliaj komputiloj. Sed uzanto rajtas kontroli, kiu havas alireblon al la diskuto.

Anstataŭ sendado de retpoŝtoj estas fondataj miniaturaj diskutaj forumoj, ofte nur por du homoj, kie uzantoj interŝanĝas informojn unu kun la alia. Post ensaluto al Wave uzanto unue vidas trarigardon de ĉiuj diskutoj, al kiuj li povas kontribui. Wave funkcias kiel loko en interreto, kie oni interkomunikas.

Homoj kaj robotoj

Fakto, ke diskutoj konserviĝas kaj rulas en aŭtonoma komputilo, havas plurajn avantaĝojn. Unuavice temas pri detailoj. Ekzemple pri tio, ke mesaĝo (kontribuo al diskuto) surekraniĝas per maniero litero post litero jam dum skribado, aŭ pri simpla maniero por interŝanĝi bildojn kaj videaĵojn kadre de diskuto.

Tuta diskuto tamen estas prenebla kaj enmetebla en iu ajn retpaĝon. Krome, tiu diskuto aŭtomate aktualiĝos sendepende de tio, de kie vi kontribuos al ĝi.

Nova sinteno povas tamen alporti al ni ankaŭ pli gravajn ŝanĝojn. Krom homoj eblas “inviti” en diskuton aplikaĵojn, kiuj rajtas influi diskuton same kiel homoj.

Unu roboto ekzemple provlegas kaj korektas tekstojn, alia povas viajn kontribuojn publikigi en Facebook. Guglo prezentis ankaŭ roboton, kiu aŭtomate tradukas per “vorto post vorto” tekstojn en iun ajn lingvon. Jam hodiaŭ eblas per Wave ekzemple komune solvi krucenigmon.

Platformo

Wave iĝos interesa ĵus danke al la iloj, kiuj alireblas per platformo. Guglo bone konsciiĝas pri tio kaj jam nun malfermas la platformon por evoluistoj. Iom post iom ekestu pluraj aplikaĵoj, kiuj tiom pliriĉigos kaj ŝanĝos komunikadon per Wave, ke tio allogos sufiĉe multe da homoj.

Ekzemple firmao Salesforce.com jam prezentis reklamsistemon surbaze de Wave – ĝi nature kunigis uzantajn manlibrojn, sistemon por mendoj kaj helpo por klientoj direkte de vendisto. Ĉio okazas en unu fenestro kaj en medio, al kiu uzantoj estas alkutimiĝintaj.

Sukceso aŭ malsukceso de Wave dependos ĉefe de nombro da homoj, kiuj venos al la platformo. Ĉi tie povas Guglo renkontiĝi kun fama problemo de kokino kaj ovo: sen uzantoj Wave ne interesos evoluistojn, sen subteno de evoluistoj ne venos homoj.

Guglo jam pruvis, ke ĝi komprenas al uzantoj kaj ke ĝi kapablas oferti al ili tion, kion ili postulas. Ĉe serĉado ĝi ofertis precizajn rezultojn sen lumanta reklamo. Al retpoŝto ĝi altiris homojn per ĝis tiam unikaj kapacito kaj interfaco.

Kun Wave ĝi ofertas novan manieron por komunikado kaj promeson de pliboniĝo. Estas dubiece, ĉu tio sufiĉos por allogi konservativulojn al sufiĉe komplika interfaco kaj unuigi entuziasmulojn “sub unu flagon”.

Platformo havas hodiaŭ ankoraŭ multajn erarojn – teknike ĝi ne estas finagordita kaj el uzanta vidpunkto estas ankoraŭ multe por plibonigi.

Sed historio de Guglo konfirmas, ke similaj problemoj sufiĉe rapide malaperas. Guglo per tio eble kreis bazon de strukturo, kiu iam supervenkos retpoŝton.

Ondrej Podstupka

fonto: pocitace.sme.sk

(tradukis: Katjo)

2 thoughts on “Guglo retpoŝton ankoraŭ “ne mortigis”

  1. Mi jam semajnon konscias pri tiu nova servo kaj eĉ ricevis inviton aliĝi. Nur domaĝe ke mi mem ne povas inviti aliajn al Wave – tion ŝajne rajtas nur homoj, kiuj rekte ricevis inviton de Guglo (necesis ĉe ili registriĝi). Do mi iom atendos ĝis kiam ili malfermos pli la sistemon, por povi ĝin plene ĝui same kiel gmail.com kaj docs.google.com – mi plene fidas ke guglo bone scias ke necesas ŝanĝi nunan retpoŝtan vivstilon – ĝi ne plu ja funkcias por nunaj bezonoj. Do bonvenon repoŝto 2.0 🙂

Comments are closed.