Guglo festis Zamenhof-tagon!

Hieraŭ esperantistoj en la tuta mondo festis la 150-an naskiĝdatrevenon de Ludoviko Zamenhof. Sed ne nur esperantistoj, ankaŭ Guglo aliĝis per sia “donaco” – en la Guglo-logotipo de unuopaj lingvaj versioj (eĉ 33 versioj) ni hieraŭ dum la tuta tago povis vidi Esperanto-flagon. Ĉe la bildeto aperis ankaŭ priskribo “La 150-a naskiĝdatreveno de L. L. Zamenhof, fondinto de Esperanto”, en koncerna lingvo. Post alklako aperis serĉrezultoj por “Zamenhof esperanto”.

La flago ne aperis en ĉiuj versioj samtempe:

Je la 21.30 la 14-an de decembro laŭ la universala horo (UTC) la Esperanta flago videblis en la japana kaj korea versioj de Google. Tamen ekzemple la barata, kazaĥia kaj rusia versioj de Google tiutempe ne montris la Esperantan flagon, kvankam en la koncernaj landoj jam komenciĝis la 15-a de decembro.

Kelkajn horojn poste la esperanta flago aperis interalie en la rusia, svedia, germania kaj francia versioj de la serĉilo, sed ne ekzemple en la britia aŭ finnlanda paĝoj. Ne estas tute klare, kiel funkcias la montrado de la flago, ĉar usonaj esperantistoj raportas pri ĝia apero ankaŭ en la ĉefa paĝo Google.com, sed se oni aliras la saman adreson el Svedio, tie ne videblas flago. (el liberafolio)

Kiel bone jena perfekta reklamo funkciis, videblis en retejoj el serĉrezultoj, interalie en lernu.net. Hieraŭaj lernu!-statistikoj estas sufiĉe interesaj (rigardu ĉefe la bluajn ciferojn):

Statistiko rilate al vizitantoj

Entute (ekde 2004-11-01) – vizititaj paĝoj: 114 082 442; vizitantoj: 5 999 790
Dum antaŭa monato – vizititaj paĝoj: 2 740 632; vizitantoj: 145 278
Dum ĉi tiu monato – vizititaj paĝoj: 1 614 876; vizitantoj: 101 330
Dum antaŭa semajno (de lundo ĝis dimanĉo) – vizititaj paĝoj: 697 057; vizitantoj: 33 383
Dum ĉi tiu semajno (de lundo ĝis hodiaŭ) – vizititaj paĝoj: 288 705; vizitantoj: 39 617
Hieraŭ – vizititaj paĝoj: 126 211; vizitantoj: 28 859
Hodiaŭ – vizititaj paĝoj: 64 595; vizitantoj: 4 202

Statistiko rilate al uzantoj

Registritaj – entute: 80 146, pasintsemajne: 260, ĉi-semajne: 260, hieraŭ: 142, hodiaŭ: 73

Nin interesas nun ĉefe tiuj ciferoj, kiuj koncernas la hieraŭan tagon. Kiel ni povas vidi, dum antaŭa semajno havis lernu! 33 383 vizitantojn – ekde lundo ĝis dimanĉo. Hodiaŭ estas merkredo kaj jam nun estas la nombro de vizitantoj dum jena semajno pli alta. Dum hieraŭa tago vizitis lernu.net 28 859 homoj!

Same kun la registritaj uzantoj – dum tuta pasinta semajno registriĝis 260 uzantoj. Komparu tion kun hieraŭa cifero (dum unusola tago) – 142.

Al kiu ni dankas – kiu venis kun ĉi tiu brila ideo, vi povas legi ĉi tie.

fonto: liberafolio.org, lernu.net

Jen ekzemploj por la Esperanta Guglo-logotipo, en kelkaj lingvaj versioj: