Gravatar – propra avatar’ ie ajn

Vi certe konas avataron. Jes, la bildeto uzata en tujmesaĝiloj, profiloj je retpaĝaroj kaj forumoj kaj kompreneble ankaŭ je komentoj. Por ke vi havu propran avataron vi bezonas registriĝi. Sed se iu retpaĝaro malebligas registradon aŭ vi volas nur unu foje aldoni komenton kaj forgesi la retpaĝaron? La solvo ekzistas kaj facilas: la Gravatar.

Gravatar (globally recognized avatarglobale rekonita avataro) estas reta servo por, kiel nomo diras, ĉiea montrado de via propra avataro. Se vi volas uzadi gravataron simple registriĝu ĉe http://en.gravatar.com/ kun via retpoŝtadreso kaj alŝutu vian avataron. Retpaĝaro / forumo / blogo, kiu subtenas gravataron, poste identigos vin per via retpoŝtadreso kaj montros vian avataron. Se vi volos ŝanĝi vian avataron, vi do simple ŝanĝos la avataron ĉe gravatar.com, kaj ĉiuj retpaĝaroj / forumoj / blogoj, kie vi enskribis vian retpoŝadreson, montros novan avataron.

Rezulto aspektas ekzemple tiel ĉi:

Kiel vi vidas, la unua komentskibinto ne havas gravataron sed aliaj jes. Tiu ĉi bildo estas de tiu ĉi blogo. Blogo funkcias per WordPress kaj tio gravas, WordPress ekde versio 2.5 rekte (sen kromprogramo) subtenas gravataron. Kompreneble ĝi ne estas la unu-nura, ankaŭ aliaj enhav-mastrumaj sistemoj subtenas ĝin (rekte aŭ kun kromprogramo). Provu kaj vi vidos.

4 thoughts on “Gravatar – propra avatar’ ie ajn

  1. Karaj… kial vi aldonas tiom da ligiloj sub la novaĵo kaj ne aldonas al nia propra komunikilo nomata KLAKU.net?

  2. Pri kiuj ligiloj vi temas? Kaj pri kiu novaĵo? Kaj certe ne pravas ke neniu aldonadas ĝin al Klaku.net, ekzemple mi antaŭnelonge aldonis ankaŭ tiun ĉi artikolon, vidu tiun ĉi paĝon.

  3. Tiu avataro mia simbolas la teran flagon : planedo blua kun blanka satelito ĉe flava stelo meze de senlima spaco obskura.

  4. Bona avataro. Mia simbolas miajn du grandajn ŝatojn: Linux kaj Esperanto. Mi kunigadas tiunj ĉi ŝatojn ankaŭ per tiu ĉi blogo.

Comments are closed.