Germana Vikipedio festas milionan artikolon

Ĝis nun nur angla versio de fama libera enciklopedio Vikipedio havis almenaŭ milionon da artikoloj (angla versio havas nuntempe 3 141 348 artikolojn). Dimanĉe atingis la limon ankaŭ la dua versio – germana, per artikolo pri Ernie Wasson.

Kaj kiel aspektas situacio pri aliaj lingvaj versioj?

franca – 893 572 artikoloj
pola – 662 726
itala – 643 105
japana – 641 879
nederlanda – 578 508
portugala – 532 667
hispana – 545 463
rusa – 474 445
sveda – 341 020
ĉina – 288 488
finna – 225 334
norvega – 241 431
kataluna – 217 192

aliaj – sub 200 000
En jenan kategorion apartenas ankaŭ Esperanto-versio, kiu enhavas 123 067 artikolojn. Precizan statistikon vi povas vidi ĉi tie.

Kompleta listo de lingvoj, ordigita laŭ nombro de artikoloj, troviĝas ĉi tie. Esperanto estas sur la 22-a loko.