Francoj luktas kontraŭ la angla

Por forigi anglismojn el sia lingvo francoj decidis fari konkurson pri la plej bona franca ekvivalento por oftaj anglismoj kiel chat, tunning, buzz, newsletter kaj talk. Tamen, anstataŭigi la vorton chat per la vorto e-blabla ne plaĉis al komisiono de la konkurso.

La anglaj vortoj, kiuj trairas en aliajn eŭropajn lingvojn, timigas plurajn registarojn kaj lingvosciencajn institutojn. La franca, kiu estis longtempe la ĉefa lingvo de diplomatio, luktas kontraŭ la angla kaj en internaciaj rilatoj, kaj hejme. Anglismoj trairas kaj disvastiĝas en la franca ĉefe pere de interreto. La ŝtata sekretario por Frankofonio Alain Joyandet invitis studentojn helpi – proponi la plej taŭgajn francajn ekvivalentojn.

Ĉiujn proponojn prijuĝis komisiono, konzistanta el membroj de la Franca Akademio, francaj politikistoj kaj la fama franca hiphopa artisto Claude M’Barali, nomata MC Solaar.

En la konkurso ideoj kaj fantazio vere ne mankis, ekz. la vorton chat oni proponis anstataŭigi per e-blablatchatche. Al la akademia komisiono ili tamen ne plaĉis kaj oni decidis por dialogue. Buzz estos eble anstataŭigita per la vorto ramdam, newsletter per infolettre kaj talk per débat.

Se la esprimoj ekplaĉos al homoj, la vortoj eniros en oficialajn vortarojn kaj ĉiuj francaj ŝtataj dungitoj devige uzos ilin, por propagi ilin publike.

Joyandet memorigas pri tio, ke antaŭ dek jaroj ĉiuj parolis pri walkman kaj software. “Ĉi tiuj du anglismoj estis nature anstataŭigitaj per baladeur kaj logiciel. Do la batalo ne estas vana.”

6 thoughts on “Francoj luktas kontraŭ la angla

  1. Similan agon mi invitus ankaŭ en Slovakio, anglismoj fakte multas precipe inter ni, junuloj. Ekzemple mia amiko parolas iom strangan formon de anglit-ĉeĥita slovaklingvo (kaj devenas de meza Slovakio!).

    Kaj fakte ege povus helpi prikomputila vortaro http://komputeko.net , ĉar ĝi estas multlingva kaj lingvoj laŭtempe aldoniĝadas.

  2. Dankon por la novaj vokabloj, kiujn mi devos lerni! Alikaze mi poste denove estos senkonsila kiam mi ĉe ies komputilo devos uzi francan Vindozon. Nome en ĉiuj lingvoversioj de Vindozo kiujn mi dum miaj vojaĝoj renkontis mi ĉiam iel-tiel povis kompreni la vortojn, sed kun tiu franca mi ofte devis orientiĝi tute nur laŭ la situo de la menuoj kaj aliaj eroj! Bonŝance mia franca koramikino jam uzas na Ubuntu, kie tre facilas ŝanĝi la lingvon de la tuta operaciumo se mi bezonas 🙂

  3. Saluton, bonvolu korekti en la titolo: “Francoj luktas KONTRAŬ la angla”. Dankon!

  4. Miroslav Malovec: ĉu vere? ĉar mi hezitis dum skribado de la artikolo, mi kontrolis en Tekstaro kaj tie troviĝas ambaŭ versioj. Eĉ en verkoj de Zamenhof troviĝas 8-foje la versio “lukti kun” kaj nur unufoje “lukti kontraŭ” – en la sama signifo… tamen, mi devas diri, en la aliaj (do pli novaj) verkoj estis pli ofte “kontraŭ”. do kion nun?

  5. “lukti kontraŭ” estas sendube pli klara; “luktas kun la angla”, en tiu ĉi kunteksto (kie la senco “lukti aliance kun” estus ja neebla), pensigus min pri “baraktas meze de angla inundo”.

Comments are closed.