Firefox-kalendaro – ĉifoje Esperant-lingva!

Antaŭnelonge ni informis vin pri la kalendaro por jaro 2010 de Firefox, kiun ni ne povis traduki al Esperanto pro la “populara” dosierformo docx. Ĝuste tio inspiris nin krei propran kalendaron, eble pli simplan, tamen tuj en nia lingvo.

Kreanto de ĝi estas Peter Novotníček el Slovakio, kiu lasis la verkon sub permesilo cc-by-sa, kio signifas, ke vi rajtas libere kopii, disvastigi kaj modifi ĝin laŭ via plaĉo. Oni nur ĉiam menciu originan aŭtoron (do ĉikaze “rabgulo”) kaj ne ŝanĝu permesilon, ĉiam ĝi estu cc-by-sa.

Tamen en reto troveblas ankaŭ aliaj Esperant-lingvaj kalendaroj, kaj aktualaj, kaj el pasintaj jaroj, ekz. jen de GrupoAmikema.org.

Similajn kalendarojn eldonis ankaŭ anarkiista grupo el Japanio CIRA kaj esperantoitalia.it.

Kaj unu aktuala troviĝas ankaŭ ĉi tie.

Se vi konas pliajn, metu ligilojn en diskuton.