Fingro anstataŭ muso

Fingron eblas uzi ne nur sur tuŝekrano, sed ankaŭ sur breto de labortablo. Tion ebligas la novaĵo evoMouse, kiu skanas ĝian lokon.

La aparato utiligas por tio du infraruĝajn sentilojn kaj ĝi ne eraras eĉ kiam du fingroj tuŝas la labortablon. Ĝi rekonas klakon, duoblan klakon, ŝovon kaj demeton de objekto, ankaŭ plurtuŝ-movoj funkcias (ekz. turno kaj zomado).

zomado per evoMouse

Enmetado de teksto ankaŭ ne estas problemo. Al la aparato apartenas softvaro rekonanta signojn, kiujn oni skribas per fingro.

Ĝi konektiĝas per Bluetooth aŭ per USB-kablo. Ĝi kongruas kun la operaciumo Windows XP, Vista aŭ 7, kun Windows Mobile, BlackBerry kaj Symbian.

La aparaton produktis la firmao Celluon. Pliaj informoj troveblas ankaŭ ĉi tie.

[youtube]http://www.youtube.com/watch?v=UZWLwjbJZ-s[/youtube]

One thought on “Fingro anstataŭ muso

  1. Jeees, bonege 🙂
    Mi ankaŭ ŝatus ion tian – scivolemas kiel funkcius tio por “kutima” laboro. Eble estos nur afero de alkutimiĝo, por vere labori kun fingroj, “senmuse” 🙂

    Mi scivolemas kiam oni ekos vendadi tion ĉe ni…

Comments are closed.