Fariĝu staĝanto de E@I!

Ĉu vi studas ĉe universitato en EU, EEA, Svisio aŭ Turkio pri informadiko, kognaj sciencoj, lingvistiko, pedagogio, ĵurnalismo, ekonomio, arto aŭ alia fako?

  • gajnu monon,
  • ricevu studpoentojn,
  • akiru sperton,
  • vivu eskterlande,
  • lernu novan lingvon,
  • kaj helpu al Esperanto!

E@I estas internacia neregistara organizo kiu instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo kaj organizas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknologioj. Ĝi estas bazita en Slovakio, sed la laboro okazas en la interreto kaj Esperanto estas la laborlingvo.

E@I-staĝintoj
E@I-staĝintoj

Nuntempe ni serĉas studentojn-esperantistojn, kiuj ŝatus kadre de sia studo pasigi 3 ĝis 12 monatojn laborante por E@I (ĉu en la oficejo en Slovakio, ĉu el eksterlando). La staĝanto ne ricevos salajron de E@I, sed lia staĝo estos subvenciata de la programo “ERASMUS Studenta Movlibereco por Staĝoj”. Por tio la studento devos sukcese peti, helpata de E@I, tiun stipendion de sia universitato, kiu devas esti aliĝinta al tiu programo.* La preciza procedo kaj limdatoj malsamas inter la universitatoj. Plenigi la formularojn postulas nur malmultan laboron, ŝanco gajni la stipendion estas sufiĉe granda. La stipendio estas inter 300 kaj 1000 € monate kaj dependas de la sendanta kaj ricevanta lando, sed estas pli alta ol simila konata stipendio por ERASMUS-studrestado. La E@I-staĝantoj laboru en Partizánske aŭ, laŭ interkonsento, en alia loko de sia elekto. En Partizánske, Slovakio E@I helpos trovi loĝadon; en landoj kun oficiala lingvo alia ol la angla, la germana, la franca kaj la hispana eblas partopreni ankaŭ la “ERASMUS Intensivan Lingvo-Kurson” (EILC).

* Estas nun 5683 tiaj universitatoj; kontrolu la vian ĉe http://tinyurl.com/euc2012 – en la lasta kolumno devas esti skribite “EXTENDED”.

Niaj staĝantoj ankaŭ helpas prezenti la agadon de E@I dum renkontiĝoj, seminarioj kaj konferencoj. Do se esti pagata por partopreni Esperanto-renkontiĝojn estis via revo, vi ĵus trovis la manieron kiel realigi tion! 😉

Por pli da informoj retpoŝtu al E@I-respondeculoj:

Peter Baláž – petro-HELIKO-ikso-PUNKTO-net, aŭ Marek Blahuš – marek-HELIKO-ikso-PUNKTO-net.

Legu pli pri niaj pasintaj staĝintoj