Fariĝu Grundtvig-asistanto en E@I

E@I urĝe serĉas taŭgan kandidaton por t.n. Grundtvig-asistanto – kiu povas labori dum 3-10 monatoj en E@I-oficejo en Partizánske, Slovakio.

Por esti elektita por la staĝo devas la persono, kiu interesiĝas veni al E@I sendi mem peton al sia nacia agentejo de EU – E@I tamen pretas helpi pri la verkado de la peto (por altigi ŝancojn sukcesi).

Atentu! Limdato por forsendi la peton estas 31.3.2012! Se vi do interesiĝas, nepre kontaktu nin plejeble rapide.

La projekto de Grundtvig-asistantoj estas EU-iniciato, kie la asistanto ricevas financan subtenon por loĝado kaj kostoj eksterlande rekte de EU, kaj dum 3-10 monatoj laboras en/por iu konkreta organizo. Nun estas ŝanco labori por E@I – kaj helpi pri diversaj interesaj projektoj.

Ĉi-foje E@I speciale bonvenigus asistanton de german-parolanta lando (aŭ personon flue parolantan la germanan), ĉefe pro la preparado de la nova projekto „Deutsch Online“, retejo por instrui la germanan lingvon al eksterlandanoj: www.deutsch.info  Sed tio ne estas nepra kondiĉo (nur deziro nia) – la laboroj tamen povas esti tre variaj – kie multe temos pri Esperanto – ĉu organizi E-aranĝojn (SES, KAEST), helpi pri kreado de novaj retejoj, tradukadi (de/al nacia lingvo), administri projektojn ktp.


Jen kelkaj detaloj pri la Grundtvig-asistantoj:

GRUNDTVIG-asistoj estas longdaŭraj lernadrestadoj en iu institucio de plenkreskula edukado. Homoj el profesia agadkampo de ĝenerala plenkreskula edukado povas dum tiu ĉi aranĝo plu kleriĝi. La longa periodo – ekde 13 ĝis 45 semajnoj – ebligas profundan enrigardon en la vivon kaj labormondon de gastiganta lando.

Subenataj aktivecoj:

  • subteno de lern-apogo
  • subteno ĉe manaĝerado de institucioj por edukado de plenkreskuloj
  • subteno de plenkreskuloj kun specialaj edukaj bezonoj
  • perado de informoj pri devenlando de la asistanto kaj subteno ĉe instruado de denaska lingvo
  • enkonduko aŭ plifortigo de eŭropaj dimensioj en la gastiganta institucio
  • enkonduko, evoluo aŭ subteno ĉe realigado de projektoj

Subteno

Por jenaj kostoj estas financa kontribuo:

  • lingva aŭ alia prepariĝo pauŝale laŭ la reguloj de unuopaj naciaj agentejoj
  • restadkostoj: antaŭfiksite (=paŭŝale) laŭ cellando kaj laŭ daŭro
  • vojaĝkostoj: vojaĝkostoj estas jam inkludigitaj en la paŭŝalo por restado

Daŭro

minimuma daŭro: 13 plenaj semajnoj (91 kalendartagoj)
maksimuma daŭro: 45 semajnoj (315 kalendartagoj)

Rimarko al la daŭro: Ĉiuj aktivecoj devas finiĝi ĝis la 31-a de julio 2013.
Antaŭsupozata komenco de la restado: aŭgusto 2012

Pritaksa kaj elekta procezo

Kriterioj por subteno:

1) La postulantoj devas esti civitanoj de unu el la landoj kiuj partoprenas en la Eŭropunia programo por tutviva lernado (http://ec.europa.eu/education/lifelong-learning-programme/doc1208_en.htm).

2) La postulantoj devas esti aŭ:
A. personoj kiuj jam part- aŭ plentempe laboras en ajna kampo de la sektoro por edukado de plenkreskuloj (formala, ne formala, neformala); ĉi tien apartenas ankaŭ volontulaj kunlaborantoj, samkiel ankaŭ personoj en formala laborposteno. Al tio apartenas precipe:

  • instruistoj kaj trejnistoj en plenkreskula edukado en la plej vasta senco (formala, ne formala, neformala);
  • gvidantoj kaj manaĝeroj, eventuale administraj dungitoj de la organizoj, kiuj estas rekte aŭ malrekte ligitaj kun preparo de proponoj pri plenkreskula edukado;

B. personoj, kiuj povas klare pruvi ke ili intencas labori en edukado de plenkreskuloj, tamen nuntempe troviĝas en alia labormerkata situacio (ili laboras en alia kampo, estas pensiuloj, interrompis laboradon pro familiaj kialoj, senlaboruloj ktp.), sendepende de tio, ĉu ili jam laboris en la kampo de edukado de plenkreskuloj aŭ ne;
C. personoj, kiuj disponas pri kvalifiko por profesi-progreso en plenkreskula edukado kaj planas profesie eniri edukadon de plenkreskuloj;
D. studantoj kiuj trapasis minimume 2 jarojn de diplomstudado aŭ iu komparebla kvalifiko en la kampo de plenkreskula edukado / en andragogiko, aŭ enskribiĝis ĉe magistra studado en tiu ĉi kampo;
E. aliaj edukantoj, pri ties partopreno decidas naciaj oficejoj.

Detalojn pri asistantoj trovu ĉe via nacia agentejo por la programo de tutviva lernado. La listo de naciaj agentejoj troveblas ĉi tie: http://ec.europa.eu/education/lifelong-learning-programme/doc1208_en.htm

Se vi do emus pasigi plurajn eventoplenajn monatojn eksterlande, en E@I-oficejo, kontaktu nin rapide ĉe: peter.balaz@ikso.net

Ni ĝojos gastigi vin.

Peter Baláž (Petro)
E@I-kunordiganto
www.ikso.net