Somera Esperanto-Studado

Oficiala retejo: http://ses.ikso.net

Somera Esperanto-Studado

Somera Esperanto-Studado (SES) estas somera Esperanto-renkontiĝo organizata de E@I ekde la jaro 2007. Antaŭtagmezoj estas dediĉitaj al instruado de Esperanto, posttagmeze kaj vespere okazas riĉa distra programo. Ekde 2008 la aranĝo estas kunigita kun reala renkontiĝo de uzantoj de lernu!. Ĝi ĉiujare okazas en Slovakio, krom en 2014, kiam ĝi okazis kaj en Slovakio, kaj en Rusio. En 2015 okazis la 10-a jubilea SES.

DatoLokoRimarko
12.-20.07.2019Nitra, Slovakio197 partoprenantoj
14.-22.07.2018Liptovský Mikuláš, Slovakio258 partoprenantoj
15.-23.07.2017Banská Štiavnica, Slovakio173 partoprenantoj
11.-19.07.2015Martin, Slovakio190 partoprenantoj
17.-25.08.2014Koltiŝevo, Rusio87 partoprenantoj
12.-20.07.2014Nitra, Slovakio248 partoprenantoj
12.-20.07.2013Martin, Slovakio230 partoprenantoj
21.-29.07.2012Nitra, Slovakio250 partoprenantoj
30.07.-07.08.2011Nitra, Slovakio191 partoprenantoj
02.-10.07.2010Piešťany, Slovakio190 partoprenantoj
10.-17.07.2009Modra-Harmónia, Slovakio90 partoprenantoj
09.-17.08.2008Modra-Harmónia, Slovakio105 partoprenantoj
21.-27.07.2007Pribylina, SlovakioSub la nomo Slava Esperanto-Studado, 50 partoprenantoj