Ceteraj aranĝoj

Universala Kongreso de Esperanto 2016

La Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas la plej granda kaj malnova renkontiĝo de Esperantistoj. La 101-a UK okazis en la urbo Nitra, en Slovakio, kaj E@I kunorganizis ĝin.

Pli da detaloj en Vikipedio: eo.wikipedia.org kaj nitra2016.ikso.net

SAT-Kongreso

Sennacia Asocio Tutmonda (SAT) havas kongreson ĉiujare. En 2015, E@I organizis ĝin en la urbo Nitra, en Slovakio.

Oficiala retejo: satesperanto.org

Pli da detaloj en Vikipedio: eo.wikipedia.org

Wikimedia CEE meeting 2013

Wikimedia CEE meeting 2013 okazis inter 14.-17.11.2013 en Modra, Slovakio. Temas pri renkontiĝo de vikimedianoj (aktivuloj de vikimedia movado) de la meza kaj orienta Eŭropo. La aranĝon kunorganizas Vikimedio Slovakio kune kun E@I – partoprenis ĝin ĉ. 40-50 aktivuloj el Vikimedioj de pluraj landoj. La aranĝon subtenas Vikimedia fondaĵo kaj kelkaj landaj Vikimedioj. La specialan projekton “V4 por Vikipedio” krome subtenis la Viŝegrada fondaĵo.

Trejnado pri maŝina tradukilo WikiTrans kaj Vikipedio

La programo WikiTrans senkoste evoluigata de Eckhard Bick scias traduki el la angla lingvo en Esperanton ĉiujn 4 182 609 artikolojn de la angla Vikipedio. Ili tamen ne povas aŭtomate fariĝi parto de la Esperanta Vikipedio, ĉar necesas poluri ilin lingve kaj teknike. Provlegado de maŝintradukitaj artikoloj povas multe plirapidigi la kreskon de la grando kaj kvalito de Vikipedio en Esperanto, kompare al verkado de novaj.

Inter 2013-05-01/05 okazis en la urbo Partizánske (Slovakio) metiejo, kiu praktike instruis kiel kontribui al Vikipedio helpe de WikiTrans. Flanke okazis ankaŭ organiza kaj teknika diskutoj.

Sabla Printempo

E@I estis partnero dum la trejnseminario en urbo Písek, Ĉeĥio, organizita de ĈEA – Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj ĈEJ (9.-11.4.2010). Du estraranoj (Peter Baláž kaj Marek Blahuš) prelegis pri la agado de E@I kaj gvidis praktikajn trejnadojn – pri ciferecigado de materialoj (libroj, bildoj, dokumentoj) kaj pri video-prilaborado (subtekstigado de filmoj).

Antaŭaj aranĝoj

“Novaj projektoj por Eŭropo”, Kaunas, Litovio, 2007

Planado de novaj projektoj rilate jaron 2008: la internacia jaro de lingvoj de UN kaj Eŭropa jaro de interkultura dialogo.

“Lingvoj en interreto”, Brno, Ĉeĥio, 2006

La trejnseminarion okazintan kunlabore de E@I kaj ĈEJ (Ĉeĥa Esperanto-Junularo) kaj subvenciitan de la fondaĵo Junularo partoprenis 23 junuloj el 9 landoj. La temo estis “lingva diverseco kaj ties specifaj trajtoj en la reta medio”. Oni lernis pri optimumigado de retpaĝaroj por serĉiloj kaj la programo Junularo, la programo kulminis per vizito al komputil-lingvistika laboratorio ĉe la Masaryk-Universitato. Al distraj programeroj apartenis internacia vespero kaj ekskurso al grotoj de Moravia karsto. La rezultojn oni tuj poste prezentis ĉe scienca konferenco KAEST (Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) en Dobřichovice kun ĉeftemo “Lingvo kaj interreto”.

“Ni sciigu aliajn pri ni”, Partizánske, Slovakio, 2005

La trejnseminario okazinta kunlabore de E@I kaj SKEJ, subvenciita de la programo Junularo. Partoprenis 18 gejunuloj el 7 landoj. La temo estis “Lerni prezenti sian organizon en la amaskomunikiloj, al publiko”. Oni lernis pri grafikaĵoj, preparado de afiŝoj, flugfolioj, pri verkado de artikoloj, kreado de paĝaroj. La programo daŭrigis per vizito al reklam-agentejo. Al distraj programeroj apartenis internacia vespero kaj ekskurso al Bojnice-kastelo.

“Rete Interkulturumi”, Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino, 2004

Seminario pri interkultura lernado kaj lingvolernado. Ĉ 40 partoprenantoj de 4 kontinentoj.

“Rete Lerni”, Bostono, Usono, 2003

Laborseminario pri ttt-paĝaroj por lernado per la reto. La seminarion gastigis la universitato MIT.

“Rete Informadi”, Lesjöfors, Svedio, 2002

Kombinita teori- kaj laborseminario pri informado reta kaj eksterreta. Inter la rezultoj de la seminario estis du filmoj, reklamafiŝoj, T-ĉemizoj, informiletoj kaj la unua versio de Reta Informad-centro.

“Rete Lingvumi”, Ĉaĉak, Jugoslavio, 2002

Dulingva E@I-seminario dum kiu okazis lingvokursoj, lecionoj pri kreado de retpaĝoj, planado de lingvoinstruaj retprojektoj ktp.

“Rete Kunlabori”, Upsalo, Svedio, 2001

Seminario pri uzo de retteknikoj por internacia junulara kunlaboro. Pluraj tiutempe novaj teknikoj estis prezentitaj kaj testitaj, kaj la rezultoj disponigitaj ankaŭ al tiuj kiuj ne ĉeestis la seminarion en formo de wiki-paĝoj.

Enkonduka seminario, Stokholmo, Svedio, 2000

Seminario organizita por ekigi la laborgrupon E@I. Oni difinis la celojn de la organizo, cerbosturmis pri projektideoj kaj interŝanĝis spertojn kaj imagojn.