Esperanto (mis)uzita en nova filmo

Street Fighter: The Legend of Chun-Li (Strata batalanto: La legendo de Chun Li) – estas plua filmo, en

Ĉu malreklamo por Esperanto?
Ĉu malreklamo por Esperanto?

kiu oni uzas Esperanton – ĉi-foje fakte eluzante nur ĝian nomon. Bedaŭrinde, en tiu ĉi kazo oni uzas ĝin por malnobla celo – “Esperanto security” nomiĝas firmao de la ĉefa negativa persono de la filmo.

Tiu ĉi filmo estas dua filmo de la “Street Fighter”-serio de video-ludoj.

(En la unua “Street Fighter”-filmo el la jaro 1994 ludis ankaŭ fama Jean Claude van Damme. Interesa estas, ke ankaŭ en tiu ĉi unua filmo oni uzis Esperanton –  aperas pluraj signoj kaj ŝildoj surstrate, same kelkaj fonaj paroloj kaj eĉ la kanto-himno sonas en Esperanto.)

Kovrilo de DVD
Kovrilo de DVD

Nuna, dua filmo priskribas la lud-rolulinon Chun-Li, kiun en filmo ludas Kristin Kreuk. Rakonto sekvas personan historion de Chun-Li kaj ŝian vojon al justeco.

La filmo okazas en Bankoko, kie la ĉefa sentaŭgulo planas per sia firmao regi la urbon kaj konstrui mega-palacojn, domegojn por riĉuloj, forigante malriĉulojn de iliaj domoj kaj urbo-partoj. En filmo spekteblas pluraj batal-scenoj, ĉar ja video-ludo temis ĝuste pri tio.

La filmo ricevis ĉefe negativajn kritikojn.

Por esperantistoj estas la filmo interesa ŝajne ĉefe pro la apero de la surskriboj “Esperanto security” – tiuj aperas en la filmo pli ofte, ĉar filmistoj elektis tiun nomon por la firmao (“Esperanto corporation“) de la ĉefa negativa rolulo. Ne estas konata kialo por tia ago – pri la nomo de firmao aŭ pri Esperanto mem ne aperas ajna mencio en la hejmpaĝo de la filmo nek en la pri-filmaj artikoloj rete. Ŝajne oni bezonis “neŭtralan” nomon, kiu ne ofendus. Nu, almenaŭ Esperanto-komunumo povas esti ofendita, pro la misuzo de la “paca lingvo” por malpaca prezentigo en la filmo.

Vidu unuopajn aperojn de vorto Esperanto en la filmo (alklaku la bildon por grandigi ĝin):

La filmo estis lanĉita 27an de februaro 2009, je DVDj kaj Blu Ray diskoj ĝi aperis 30an de junio 2009.

Ĉefroluloj de la filmo:

Kristin Kreuk kiel Chun-Li

Neal McDonough kiel M. Bison

Chris Klein kiel Charlie Nash

Michael Clarke Duncan kiel Balrog

Taboo kiel Vega

Robin Shou kiel Gen

Reĝisoro: Andrzej Bartkowiak

Hejmpaĝo de la filmo: http://streetfighter.com/movie

Fonto de kelkaj informoj pri la filmo: angla Vikipedio

Rimarko: Ankaŭ en pasinteco oni kelkfoje uzis diversmaniere Esperanton por filmoj.  Iom pli konata (ankaŭ batal-filmo) estas “Blade: Trinity“, en kiu tamen Esperanto ludas pli gravan rolon, malgraŭ ke ĝi ankaŭ estas neglektata (pretervidata) de publiko.