Novaĵoj

2012-07-21/29

Jam 111 personoj el 22 landoj aliĝis al Somera Esperanto-Studado (SES), kiun E@I organizos inter la 21-a kaj la 29-a de julio en Nitra, Slovakio. La aranĝo estas ankaŭ ĉifoje kunigita kun fizika renkontiĝo de uzantoj de la paĝaro lernu!. Kadre de SES okazos ankaŭ la seminario "Flugiloj de malfacila vento" por ĉiuj instruemuloj kaj eblos trapasi KER-ekzamenojn por la niveloj B1, B2 kaj C1. Pliaj informoj pri la aranĝo kaj aliĝilo troveblas ĉi tie.

2012-03-06

E@I serĉas novajn kandidatojn por staĝantoj! Se vi interesiĝas, kontaktu nin (detaloj en suba ligilo). Se vi konas iun, kiu eble emus partopreni, plusendu la informon al koncernaj personoj/kluboj. Helpu al ni trovi staĝantojn (aŭ fariĝu mem staĝanto :) kaj vi helpos al E-komunumo kreski, agadi, profesiiĝi. Ne nepre devas temi nur pri staĝo dum somero - la staĝo povas daŭri inter 3 kaj 12 monatoj kaj povas okazi iam ajn ekde junio de unu jaro ĝis septembro de la sekva jaro. Kutime studento prenas unu aŭ du semestrojn kaj pasigas ilin per la staĝo, ĉar la universitato ja donas al li por partopreno en staĝo studpoentojn; sed eblas ja staĝi ankaŭ nur dum la somero, se oni respektas la minimuman longecon de la restado. Detalaj informoj ĉi tie.

2011-07-30/08-07

191 homoj el 28 landoj partoprenis en Nitra (Slovakio) jam kvaran Someran Esperanto-Studadon (SES), vivan renkontiĝon de uzantoj de la retejo lernu!. Ok instruistoj gvidis dum la matenoj kursojn de esperanto sur ĉiuj niveloj; posttagmeze okazis riĉa ekskursa, kultura, kleriga kaj distra programo. Pro sukceso oni antaŭvidas venontjare SES en la sama loko, sed pripensas ankaŭ okazigon de similaj aranĝoj en aliaj kontinentoj. Vidu fotogalerion pri SES 2011.

2011-07-22/30

Dum la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago E@I-aktivuloj prezentis al cento da homoj kadre de Kleriga lundo la agadon de la organizo kaj en aparta prelego evoluon de Vikipedio. Vendrede E@I organizis la Terminologian forumon. Dum la tuta semajno ĉeestis deĵorantoj en la budo de E@I. Jam antaŭ la UK du estraranoj samurbe partoprenis simpozion pri "Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado" organizitan de ILEI. Rete aperis artikoloj, fotoj de la UK kaj de la simpozio.

2011-07-21

En julio 2011 estis eldonita de E@I preleg-kolekto de 34 prezentaĵoj, prelegoj, faritaj dum la konferenco KAEST 2010. La libro enhavas entute 33 plenajn prelegtekstojn de 27 personoj, en 323 paĝoj. Ĝi estas aĉetebla en la libroservo de UEA kaj ankaŭ mendebla rekte de E@I (ĉe la lasta kontraŭ nur 9 EUR). La sekva KAEST okazos novembre 2012, detaloj pri la aranĝo aperos baldaŭ en ĝia retejo.

2011-07-21

La 21-an de julio 2011 unuafoje prezentiĝis dum la ILEI-konferenco en Kopenhago la nova, tria eldono de la DVD Esperanto Elektronike. La disko estis eldonita en 6000 ekzempleroj. Ĝi enhavas multe da novaj materialoj (Esperanto-revuoj, libroj, muziko, filmoj, vortaroj ktp.) kaj aldone ĝi haveblas kontraŭ bonega prezo de nur 1 €! (por mendoj ekde 50 pecoj). Se vi ne antaŭmendis la diskon sed tamen dezirus aĉeti ĝin ankoraŭ, kontaktu nin ĉe .

2011-06-13

Matthieu Desplantes, franca studento de informadiko, eklaboris en Slovakio kiel nova staĝanto de E@I. Komence de julio aliĝos al li hispano Juan Diego Díaz Bautista kaj ĉeĥo Miroslav Hruška kaj ili kune laboros dum la somero en nova oficejo de E@I en Partizánske.

2011-07-30/08-07

Jam 140 personoj el 30 landoj aliĝis al Somera Esperanto-Studado (SES), kiun E@I organizos inter la 30-a de julio kaj la 7-a de augusto en Nitra, Slovakio. La aranĝo estas ankaŭ ĉifoje kunigita kun fizika renkontiĝo de uzantoj de la paĝaro lernu!. Kadre de SES okazos ankaŭ la seminario "Flugiloj de malfacila vento" por ĉiuj instruemuloj kaj eblos trapasi KER-ekzamenojn por la niveloj B1, B2 kaj C1. Pliaj informoj pri la aranĝo kaj aliĝilo troveblas ĉi tie.

2011-03-13

Lanĉiĝis paĝaro Slovake.eu en kiu eblas lerni la slovakan lingvon kaj ekkoni Slovakion, ĝiajn kulturon kaj historion. Temas pri unua iniciato de E@I bazita sur la retejo lernu! (por lerni Esperanton), subvenciita de la agentejo EACEA.

2010-12-27/2011-01-02

E@I prezentiĝos dum la novjara junulara renkontiĝo JES en Burg (Germanio). Okazos 3 prelegoj kaj trejn-seminario pri moderna ĵurnalismo. Komenciĝos ankaŭ serĉo de novaj staĝantoj inter eŭropaj studentoj.

2010-11-14

Antaŭ 5 jaroj, E@I oficiale registriĝis kiel senprofita neregistara junulara organizo en Slovakio. Kaj, kiel lasta novaĵo, ekde septembro 2010 Marek Blahuš laboras kiel plentempa staĝanto de E@I en Francio. Legu pli detale en la blogoen la gazetara komuniko.

2010-11-18/21

La 14-a Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) okazos en Modra-Harmónia (Slovakio), unuafoje organizata de E@I. La ĉeftemo estas "Modernaj teknologioj por Esperanto". Detale pri tio legu en la retpaĝaro de KAEST 2010, kie post la aranĝo eblos ankaŭ elŝuti la prelegojn kaj aliajn materialojn.

2010-08-08

E@I, kunlabore kun SAT preparas projekton de interreta PIV (Plena Ilustrita Vortaro). Por ĝin realigi nun E@I lanĉas kampanjon por mondonaci kaj tiel subteni la kreon de reta PIV. Vidu pli da informoj ĉe la estonta hejmpaĝo de PIV.

2010-07-02/07-10

Jam 190 personoj el 33 landoj aliĝis al Somera Esperanto-Studado (SES), kiun E@I organizos inter la 2-a kaj la 10-a de julio en Piešťany, Slovakio. La aranĝo estas ankaŭ ĉifoje kunigita kun fizika renkontiĝo de uzantoj de la paĝaro lernu!. Kadre de SES okazos ankaŭ la seminario "Flugiloj de malfacila vento" por ĉiuj instruemuloj kaj eblos trapasi KER-ekzamenojn por la niveloj B1, B2 kaj C1. Pliaj informoj pri la aranĝo kaj aliĝilo troveblas ĉi tie.

2010-04-09/04-11

Sabla Printempo: E@I estis partnero dum la trejnseminario en urbo Písek, Ĉeĥio, organizita de ĈEA – Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj ĈEJ (9.-11.4.2010). Du estraranoj (Peter Baláž kaj Marek Blahuš) prelegis pri la agado de E@I kaj gvidis praktikajn trejnadojn – pri ciferecigado de materialoj (libroj, bildoj, dokumentoj) kaj pri video-prilaborado (subtekstigado de filmoj). Kelkaj fotoj de la aranĝo videblas ĉe nia fotogalerio.

2010-04-14

E@I verkis marte du monpetojn por novaj EU-projektoj. La unua kun nomo "lingvo.info" temas pri rekonstruo kaj rekreo de la enhavo de la nuna retejo www.lingvo.info, kiu devus laŭplane prezenti ĉiujn eŭropajn lingvojn en la oficialaj EU-lingvoj.
La dua projekto "Homaj rajtoj iom alimaniere" celas esti trejnseminario kun la celo krei multlingvan retejon kun diversaj utilaj kaj gravaj materialoj, rilataj al homaj rajtoj.
Pri la evoluo de ambaŭ monpetoj ni ĝustatempe informos vin.

2009-12-03/12-07

Inter la 3-a kaj 5-a de decembro 2009 okazis en Modra (Slovakio) la unua laborkunsido de la projekto Slovaka online, kies ĉefa celo estas krei plurlingvan paĝaron por lernado de la slovaka. La unuopaj projektaj partneroj (el Slovakio, Germanio, Litovio, Pollando kaj Britio) prezentis sin, pritraktis detale la projekton, difinis kaj disdividis taskojn por sekva periodo. Sekva renkontiĝo okazu inter la 18-a kaj 21-a de marto 2010 en Litovio. Tuj post la laborkunsido, inter la 6-a kaj 7-a de decembro, okazis eta konferenco de E@I.

2009-11-01

E@I ekhavis sian unuan dungiton! Katarína Nosková (nun ankaŭ prezidantino de SKEJ) laboras ekde 1.11.2009 por E@I plentempe. Ŝiaj ĉefaj taskoj estas projekto „Slovak Online", verkado de monpetoj kaj administraj taskoj, korespondado.

2009-10-09/10-17

Inter la 9.-17.10.2009 kunorganizis E@I kiel unu el 3 partneroj de 2-jara Grundtvig-projekto "ESPERANTO 55+" unuan parton de metodika trejnado. La seminario okazis en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo (Germanio), danke al financa subteno de EU (agentejo EACEA). E@I (Peter Baláž, Jevgenij Gaus) prelegis pri uzeblecoj de teknikaĵoj dum lingvoinstruado, konatigis kursanojn kun paĝaro lernu! kaj konsilis, kiel utiligi ĝin dum instruado kaj varbado por Esperanto. Fotogalerio troviĝas ĉi tie.

2009-07-10/07-17

Somera Esperanto-Studado (SES) okazos inter 10.-17.de julio 2009 en urbo Modra-Harmónia, Slovakio. Dum ĝi okazos jam la dua renkontiĝo de lernu!-uzantoj, helpantoj kaj kreantoj.
Nepre aliĝu ankaŭ vi! Pli da informoj ĉi tie.

2009-05-28/06-03

Dum la EEU-kongreso en Germanio, inter la tagoj 28.05.-03.06.2009 okazos pluraj prelegoj de E@I-aktivuloj. La prezentoj temos pri agado de E@I, pri lernu.net, pri Vikipedio kaj pluraj komputil-rilataj temoj. Pli pri la kongreso ĉi tie.

2009-04-03/05

Semajnfine, 3.-5.4.2009, 3 estraranoj de E@I prelegis kaj instruis tridekon da partoprenantoj dum la aranĝo "Sabla Printempo" en ĉeĥa urbo Písek. La temo estis "Esperanto kaj Interreto" kaj en 4 sekcioj oni prilaboris ciferecajn materialojn: tekstojn, fotojn, sonojn kaj videaĵojn.
La aranĝo havas ambicion iĝi ĉiujara kaj alporti al la aktivuloj novajn sciojn, uzeblajn en ilia posta aktivado.

2009-04-04

E@I sendis du monpetojn al Bruselo – EACEA, por la projektoj de Dumviva Edukado (life-long learning). Unua kun la nomo "Tajpu!" temas pri la kreo de multlingva retejo por instrui ĝustan 10-fingran tajpadon en multaj lingvoj kaj klavaroj per amuza, luda formo. La dua projekto "Slovak Online" estu multlingva portalo por lerni la slovakan lingvon rete – tiu projekto estas inspirita de la jam sukcesa retejo lernu!. Rezultoj pri la akcepto aŭ malakcepto de la projektoj estos sciataj fine de junio.

2008-12-15

Eldonita estis finfine la DVD-video "Esperanto estas..." - dokumenteca inform-filmo pri Esperanto. En 43 minutoj kaj 6 ĉapitroj la filmo prezentas plurajn aspektojn/flankojn de la internacia lingvo Esperanto – ĝian historion, komunumon, movadon, gramatikon, kulturon... Filmo spekteblas ankaŭ rete (en pluraj lingvoj) ĉi tie. Pli pri la DVD-n vidu ĉi-tie.

2008-11-25

Historiisto kaj vikipedisto Ziko van Dijk – estas aŭtoro de la nova verko pri Vikipedio. La libron "Vikipedio por vi" eldonis E@I fine de novembro 2008 kaj estas havebla aŭ en . Aŭ por pli grandaj mendoj petu ĉe vikipedio@ikso.net.

2008-06-25

E@I lanĉis novan retejon pri ĝiaj DVD-projektoj. Ĉefa ĝia celo estas informi pri la projektoj, ebligi pli proksime konatiĝi kun ili, ilia enhavo kaj celo. La retejo momente enhavas informojn pri 2 lastatempaj projektoj: DVD-Romo "Esperanto elektronike" kaj DVD-video "Esperanto estas..." Ambaŭ DVDj estas aĉeteblaj kaj mendeblaj ankaŭ pere de la retejo.

2008-05-27

Dum la Ĵurnalista Kongreso en Vilnius fine de majo, E@I prezentis sian plej novan eldonon: Komputeko. Temas pri angla-Esperanta terminokolekto - profesie presita, bindita libreto en formato A5, 96-paĝa kun tradukoj de pli ol 7500 prikomputilaj vortoj kaj esprimoj. La verko baldaŭ estos havebla ĉe diversaj libroservoj, por pli grandaj aĉetoj ĝi ankaŭ mendeblas ĉe E@I: . Pli da informoj ĉi tie.

2008-02-25

Dum Lingva Festivalo en Leuven (Belgio) E@I informis pri sia agado per prelego kaj disdonado de informmaterialo. Ni estis oficiala partnero de la festivalo. Fotojn vi trovos ĉi tie. De la 25-a ĝis la 27-a de septembro en Bratislava E@I mem organizos por la tria fojo grandan lingvan festivalon. Ni informtenos vin.

2008-02-18

Meze de februaro en Poznano, Pollando, okazis intensa laborkunsido pri planata multlingva novaĵ-retejo, kiu laŭplane enhavos aktualajn, ĵurnalisme verkitajn novaĵojn kun rilato al Esperanto. La laborkunsidon partoprenis reprezentantoj de TEJO kaj UEA. Pri kunordigo respondecas la teamo de E@I. Enkondukon al la projekto vi jam trovos en la retejo www.aktuale.info.

2008-02-14

Fine de februaro ni ĝisdatigis la datumbazon de la Komputeko-retejo. Aperas en ĝi nun pli ol 6600 tradukoj de prikomputilaj terminoj en Esperanto, 5000 en la nederlanda, 3700 en la franca kaj 3450 en la germana. E@I planas baldaŭ eldoni unuan paperan version.

2008-02-13

Komence de januaro 2008 E@I subskribis kontrakton kun la urbestro de Bjalistoko pri la elkreo de multmedia disko, kiu per luda formo (flash-ludo) prezentos kaj instruos Esperanton al pola publiko. La KD, kiun senpage aldonos la dua plej granda pola tag-ĵurnalo "Gazeta Wyborcza" dufoje al sia gazeto. La entuta planata eldonkvanto estas 400.000 ekzempleroj.

2007-09-15

Por la somero de 2008, E@I preparas la eldonon de DVD-viddisko pri la diversaj aspektoj de la Esperantomovado. La du unuaj partoj de "Esperanto estas..." estas jam spekteblaj en la lernu!-biblioteko.

2007-07-11/16

Okazis kunsido de E@I en Kaunas, Litovio. Celo estis plani aktivaĵojn de la organizo en la estonteco. Unuaj tri tagoj estis dediĉitaj al lernu!, aliaj tri al ceteraj projektoj kaj planoj.

2007-06-02

Kadre de la printempa Malferma tago en la Centra Oficejo de UEA okazis prezento de la Manlibro pri Vikipedio, eldonita helpe de E@I, sekvita de praktika demonstro. La manlibro fariĝis la dua plej vendata libro dum tiu tago.

2007-01-11

Komenciĝis sendado de la menditaj ekzempleroj de la ĵus aperinta 2-a eldono de la DVD Esperanto Elektronike. Aĉetemuloj turnu sin al E@I.

Programado kaj aspektigo:
Studio GAUS.
Kopirajto © 2005-2012 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.