|
Bonvenon al la paĝaro de E@IE@I – vere internacia organizo! Ni estas junaj homoj kiuj ŝatas okupiĝi pri buntaj projektoj rilataj al Edukado@Interreto. E@I instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo. Ni okazigas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknikoj. |
2008-06-25E@I lanĉis novan retejon pri ĝiaj DVD-projektoj. Ĉefa ĝia celo estas informi pri la projektoj, ebligi pli proksime konatiĝi kun ili, ilia enhavo kaj celo. La retejo momente enhavas informojn pri 2 lastatempaj projektoj: DVD-Romo "Esperanto elektronike" kaj DVD-video "Esperanto estas..." Ambaŭ DVDj estas aĉeteblaj kaj mendeblaj ankaŭ pere de la retejo. |
2008-05-27Dum la Ĵurnalista Kongreso en Vilnius fine de majo, E@I prezentis sian plej novan eldonon: Komputeko. Temas pri angla-Esperanta terminokolekto - profesie presita, bindita libreto en formato A5, 96-paĝa kun tradukoj de pli ol 7500 prikomputilaj vortoj kaj esprimoj. La verko baldaŭ estos havebla ĉe diversaj libroservoj, por pli grandaj aĉetoj ĝi ankaŭ mendeblas ĉe E@I: . Pli da informoj ĉi tie. |
Kopirajto © 2005-2008 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.