Bonvenon!

Bonvenon al la paĝaro de E@I

E@I – vere internacia organizo! Ni estas junaj homoj kiuj ŝatas okupiĝi pri buntaj projektoj rilataj al Edukado@Interreto. E@I instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo. Ni okazigas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknikoj.

Legu pli pri la organizo

Novaĵoj & Eventoj

2010-08-08

E@I, kunlabore kun SAT preparas projekton de interreta PIV (Plena Ilustrita Vortaro). Por ĝin realigi nun E@I lanĉas kampanjon por mondonaci kaj tiel subteni la kreon de reta PIV. Vidu pli da informoj ĉe la estonta hejmpaĝo de PIV.

2010-07-02/07-10

Jam 190 personoj el 33 landoj aliĝis al Somera Esperanto-Studado (SES), kiun E@I organizos inter la 2-a kaj la 10-a de julio en Piešťany, Slovakio. La aranĝo estas ankaŭ ĉifoje kunigita kun fizika renkontiĝo de uzantoj de la paĝaro lernu!. Kadre de SES okazos ankaŭ la seminario "Flugiloj de malfacila vento" por ĉiuj instruemuloj kaj eblos trapasi KER-ekzamenojn por la niveloj B1, B2 kaj C1. Pliaj informoj pri la aranĝo kaj aliĝilo troveblas ĉi tie.

Programado kaj aspektigo:
Studio GAUS.
Kopirajto © 2005-2010 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.