E@I prezentota dum JES jarfine

Eluzante lastajn tagojn de la jaro 2010 E@I sinprezentos dum JES en Burg, Germanio. Okazos 3 prelegoj de E@I, prezentantaj la agadon de la organizo (vidu sube detalojn).  Aldone estas preparata trejnseminario pri ĵurnalismo, por la lanĉado de la nova projekto www.aktuale.info (ĝi devos ekfunkcii ĝuste dum JES). Jen kelkaj detaloj pri la E@I-programo dum JES – se vi venos tien, nepre vizitu nin:

Moderna ĵurnalismo – trejn-seminario

Ĉu vi volus helpi pli videbligi Esperanto-movadon al ekstera publiko? Ĉu vi ŝatus verki artikolojn pri Esperanto? Ĉu vi pretas ekscii “trukojn”, konsilojn, kiel bone skribi, kiel elekti trafan titolon, kiel verki koncize, tamen inform-riĉe? Ĉu vi emus iĝi kunlaboranto de la nova projekto aktuale.info? Tiukaze nepre partoprenu la trejnseminarion pri modernaĵurnalismo!

Daŭro: 3×90 min. (= 3 tagoj po 2×45 min., kun eta paŭzo inter du sesioj. Datoj: 28., 29. 30.12.)

Enhavo skiza (pli detala aperos antaŭ la aranĝo):

– Prezento de la projekto aktuale.infoĝiaj celoj, enhavo, funkciado, ktp.

– traduk-sistemo de aktuale.info – labori efike pri la E-novaĵoj

– verkado de artikoloj (pri EO, ĝenerale)

– titol-kreado

– serĉado de fontoj

Logotipo de aktuale.info
Logotipo de aktuale.info

– tradukado de novaĵoj

– kunlaboro transnacia

– bildoj, sonoj, videoj

– utilaj programoj

La trejnadon gvidos: Stano Marček – redaktoro de la revuo Esperanto kaj la E@I-estraranoj: Peter Baláž – kunordiganto, Jevgenij Gaus – programisto de aktuale.info, Marek Blahuš – nuna E@I-staĝanto, Yves Nevelsteen – eldonisto

Interesiĝantoj pri la trejnseminario bv. anonciĝi antaŭ JES rete al: info@aktuale.info, aŭ venu rekte dum JES al la seminario. (La trejnado okazos la 28-an, la 30-an kaj la 31-an de decembro de la 11:00 ĝis 13:00; pri la preciza loko bv. konsulti la programon surloke.)

PS: ĝuste dum JES estos lanĉita la nova projekto de E@I – novaĵ-retejo pri E-movado: www.aktuale.info Venu al la trejnseminario kaj partoprenu ĝian naskiĝon!

Rim.: Se vi havos vian teko-komputilon kun vi en JES, bv. Kunporti ĝin – utilos 🙂

…………………………………………

E@I – ĝia vojo en la E-movado

En sia prelego E@I-estraranoj resumas la historion de la organizo E@I (Esperanto ĉe Interreto, Edukado ĉe Interreto), mencias ĝiajn antaŭajn kaj aktualajn projektojn sur la kampoj de interreta, aranĝa kaj eldona agado, mencias ideojn pri direktoj de estonta disvolviĝo kaj donas rimarkojn pri la praktikaj malhelpoj kaj helpoj rilataj.

Novaj retaj projektoj de E@I (aktuale.info, bretaro.net, vortaro.net (reta PIV) )

Venu ekscii pli da detaloj pri la ĵus lanĉataj (aŭ nur preparataj) retaj Esperanto-projektoj, kiuj povas helpi pli videbligi E-movadon ekstere (aktuale.info), konservi la heredaĵojn de la E-kulturo (bretaro.net) aŭ disponigi al la vasta publiko facile uzeblan, la plej grandan E-vortaron “PIV” (vortaro.net). Ni diskutu ankaŭ pri ideoj por eblaj estontaj projektoj, kunlaboro ktp.

Eldonaĵoj de E@I – prezento

Jam 10 eldonaĵoj aperis ene de 7 jaroj, enkadre de la agado de E@I. Libroj, broŝuroj, KDj, DVDj – tion ĉion prezentos al vi E@I-estraranoj. Venu ekscii detalojn pri kreado kaj aperigo de la ĝis nun plej amase presita E-eldonaĵo kun 400.000 ekzempleroj! (pola KD “Esperanto”), aŭ pri la kunlaboro ĉe la filmo “Esperanto estas…”, pretigado de la broŝuro “Malkovru Esperanton” kaj simile.

Kaj ekster E@I temoj:

Esperanto-literaturo (diskuto libera)

Kiam vi legis lastan E-libron? Kiom da Esperanto-verkoj vi tralegis? Kiujn aŭtorojn vi ŝatas/konas? Kiaspecajn verkojn vi preferas? Ĉu vi mem jam provis verki? (artikolon, poemon aŭ eble eĉ romanon?) Kiel statas eldonado de la E-literaturo nuntempe? Kiaj estas laste aperintaj interesaj E-verkoj en nia merkato?

Pri tio ĉi ĉio kaj ion pli ni diskutu kune – invitas vin Peter Baláž – eldonisto de E-verkoj (www.espero.sk), ŝatanto de libroj, samkiel Stano Marček, redaktoro de la revuo Esperanto, eldonisto (de lernolibroj, sonlibroj…: http://www.ikso.net/eo/stano.marcek/index.php).

Cetere, E@I disponigos kelkajn el siaj eldonaĵoj kiel premiojn por iuj konkursoj, dum JES – libroj, KDj, DVDj – do eluzu la eblon veni al JES kaj gajni iun de E@I-varoj 🙂

3 thoughts on “E@I prezentota dum JES jarfine

  1. Fakte kiel statas pri la pola KD?
    Ĉu polaj esperantistoj sentis alfluon de kelkdek novaj esperantistoj rezulte?

    Mi bedaŭras pri mia nepovo partopreni la novjaran semajnon en Germanio. Sukceson al la evento!

  2. Pri pola KD – vi demandu rekte al poloj, sed fakte ni mem bedaŭras ke la disko ne havis pli bonan kampanjon ĉirkaŭ si – ni mem proponis ankaŭ kreon de retejo – kun la sama enhavo, aldone pli da interaktiveco – forumo, diskutoj, ktp., sed urbo ne plu volis tion (aŭ ne volis/povis pagi).
    Mi aŭdis ke en Bjalistoko mem jes estis pli da lernantoj, sed ĉu en la tuta PL mi ne scias.

    Vilfredo – mi ankaŭ ĝojas pri la fruktodonaj diskutoj dum JES kaj novaj projekt-ideoj – tio estas ĉefa kialo, kial mi venas al E-aranĝoj (kaze ke mi ne rekte organizas ilin 🙂

Comments are closed.