Du novaj aprobitaj projektoj de E@I – ĉi-foje lernolibroj

Ĉefpaĝo de la DVD-aldonaĵo al la lernolibro pri informatiko

E@I oktobre 2009 konkursis en Slovakio pri kreado de lernolibroj.
Ĵus (25.1.) venis oficiala konfirmo, ke ĝi gajnis en ambaŭ du konkursoj por krei lernolibrojn por Ministerio de Edukado de Slovaka respubliko.
La lernolibroj profunde rilatas al la agado de  E@I (Edukado@Interreto), nome unua estas pri „Informatiko por abiturientoj“, la alia „Romaa lingvo kaj literaturo por gimnazioj kaj mezlernejoj“.
La enhavon por la unua lernolibro verkos esperantisto-programisto el Slovakio, Viliam Búr. Por la romaa lingvo estas kunlaboro kun la specialisto pri la romaa en la ŝtata pedagogia centro. Por ambaŭ lernolibroj estas planata ankaŭ DVD kun bunta aldona eduka materialo.

Ankaŭ per tiu ĉi projekto de lernolibroj E@I disvastigas sian agadkampon kaj pli malfermiĝas al ekstera kunlaboro. Ĝi povas pruvi, ke E-movado ne nur interesiĝas pri si mem, sed povas esti aktiva rolanto en diversaj kampoj, eĉ en oficiala eduka sistemo de certa lando. Des pli ĝojigas la fakto pri la romaa lingvo, kiu estas uzata de la plej granda minoritato en Slovakio, post la hungara. Aŭtune 2009 gajnis E@I konkurson por krei retejon pri la slovaka lingvo por eksterlandanoj, nun sekvas projekto pri la dua plej uzata minoritata lingvo en la lando.
Ambaŭ projektoj helpos ankaŭ al poresperanta agado de E@I, nome jam antaŭ la konkurso ekis planoj por kreo de gvidlibro pri informatiko/komputila mondo en Esperanto, kun labornomo „Esperanto@Komputilo“. Nun eblos bone eluzi la gajnintan konkurson por almenaŭ parte pretigi ankaŭ E-an enhavon de la planata libro.
Same lernolibro pri la romaa povas utili al E-movado. Planata DVD bezonos novajn teknikojn, kiuj estos sekve uzeblaj ankaŭ por ebla simila disko por Esperanto.

Peter Baláž
E@I-kunordiganto

4 thoughts on “Du novaj aprobitaj projektoj de E@I – ĉi-foje lernolibroj

  1. Ĉu ne tamen la hungara, kaj ne la roma, estas “la dua plej uzata lingvo en la lando” kaj “uzata de la plej granda minoritato en Slovakio”? Ja ekzemple laŭ http://sk.wikipedia.org/wiki/Slovensko#N.C3.A1rodnosti estas en Slovakio 9,5 % da hungaroj kaj 1,8 % da romaoj. Mi ja tute ne devigas vin okupiĝi pro tio anstataŭe pri la hungara (ja ĝi cetere estas ŝtata lingvo en alia lando) kaj neniel mallaŭdas la sukceson, tamen mi pensis ke ĉiu eksterlandano kiu laste eĉ nur iom aŭdis pri la lingva situacio en Slovakio trovos tiun aserton pri romaa kiel “dua lingvo” dubinda.

  2. Karaj E@I kaj Petro,

    akceptu miaj gratulojn okaze de tiuj rezultoj de via mirinda agado. Ŝajnas la agado de E@I iĝas modela. 😉

  3. Dankon al Marek por la ĝustigo – mi korektis la tekston jam. Efektive – samkiel en la artikolo vikipedia aperas, ne eblas precize diri la kvanton de romaoj, laŭ la komunumaj estroj temas tamen pri ĉ. 6%, do eble la procentaĵo estas simila al 7-8% hungaroj, 5-7% romaoj (ne ĉiuj romaoj nomas sin mem tiuj):
    “Podiel Rómov podľa posledného sčítania (čiže na základe ich vlastnej deklarácie) je 1,7 %, no podľa rozhovorov s komunálnymi predstaviteľmi a starostami (čiže na základe definície zvyšného obyvateľstva) 5,6 %. Treba si však uvedomiť, že v prípade uvedených 5,6 % treba znížiť hore uvedené percento Slovákov a Maďarov celkovo o 4 percentuálne body.”

    Same dankon al Aleksander por la gratuloj, ni strebas plej bone utiligi niajn scipovojn kaj aldone EOn 🙂

  4. Bonege. Antaŭnelonge mi finis gimnazion en Slovakio kaj neniam vidis ian lernolibron pri komputiko. Mi esperas ke en ĝi estos almenaŭ parto pri “kiel ne freneziĝi de komputiko” aŭ kun pli politike taŭga nomo “Rilato de komputiko al psika sano”.

    Nenion similan mi ankoraŭ trovis kaj mi bezonis tion ekscii mem…

Comments are closed.