DRM-protekto de e-libroj por Kindle rompita

aplikaĵo Kindle for PC

Kodrompistoj el Usono kaj Israelo sukcesis rompi DRM-protekton de enhavo por legilo de e-libroj Kindle. Ili sukcesis rompi protekton de enhavo konservita en aplikaĵo Kindle for PC, kiu ebligas legi enhavon destinitan por elektronika legilo Kindle ankaŭ per personaj komputiloj.

La kodrompo estis iniciita pere de israela forumo hacking.com. Tie aperis alvoko pri kreo de solvo, kiu ebligus eksporti enhavon por Kindle kaj aperigi ĝin ankaŭ sur konkurencaj aparatoj. La alvoko emfazas, ke la solvo estu destinita por konservado kaj aperigado de laŭleĝe aĉetita enhavo.

Por trovi solvon sufiĉis al kodrompistoj 8 tagoj. Israela kodrompisto Laba kreis programon, kiu konvertas enhavon konservitan en .azw (kiun uzas Amazon por Kindle) al dosierformo .pdf.

Kodrompisto i♥cabbages kreis alternativan programon Unswindle, kiu estu uzata kune kun aplikaĵo MobiDeDRM de kodrompisto kun kaŝnomo “darkreverser”.

Kvankam la kompanio Amazon eldonis novan version de la aplikaĵo Kindle for PC, laŭdire nek tiu kapablas malebligi la rompon. La kompanio tute ne komentis la situacion kaj ne anoncis, kiel ĝi reagos.