Cyberhelp.eu – lanĉita retejo pri kiberia ĉikanado

La ĉi-suba teksto estis publikigita en La Ondo de Esperanto.

cyberhelp

Plia en la vico de edukaj multlingvaj projektoj, en kiuj estas E@I aktive envolvita traktas tre aktualan temon: kiberian ĉikanadon (angle cyber bullying).

Kion ni komprenas per kiberia ĉikanado?

La termino kiberia ĉikanado (ankaŭ elektronika ĉikanado, e-ĉikanado, enreta ĉikanado) signifas intencan insultadon, minacojn, malkaŝadon de intimaj informoj aŭ ĝenado de aliaj, uzante modernajn komunikilojn – ĝenerale daŭrante pli longan tempon.

Kiberia ĉikanado okazas ĉu per interreto (ekz. per retpoŝto, babilejoj, sociaj retoj, tra videoj en interretaj portaloj), aŭ per poŝtelefono (ekz. tra SMS-j aŭ ĝenvokoj).

La retejo http://cyberhelp.eu/ prezentas la temon de la enreta, cifereca ĉikanado per materialoj, preparitaj ĉefe por instruistoj por uzi ilin dum la lecionoj kun siaj lernantoj. La enhavo estas dividita laŭ la aĝo de la lernantoj: 3-4a klaso, 5-6a kaj 7-8a klasoj. La enhavon eblas ankaŭ simple elŝuti en PDF aŭ uzi rekte la retan version. Krome, la paĝaro enhavas multlingvan forumon, dediĉitan al tiu ĉi temo kaj edukajn videojn, kie instruistoj de diversaj landoj rakontas siajn spertojn pri la kiberia ĉikanado kaj kiel oni solvu ĝin. La paĝo enhavas ankaŭ tre bonan enkondukon, kie troviĝas bazaj informoj pri kiberia ĉikanado – kio ĝi estas, kiel ĝi danĝeras, kiel eviti ĝin aŭ kion fari, se ĝi jam aperas. Minimume tiun ĉi enkondukon devus en nuna tempo legi kaj memori ĉiu uzanto de komputiloj kaj interreto.

Enhavo de la portalo haveblas nun en 8 lingvoj – Esperanto nune ankoraŭ mankas, sed la traduksistemo (simila al tiu de ekz. lernu.net) pretas por aldono de ajna lingvo – se do troviĝas volontulo, ema traduki enhavon de la retejo al Esperanto, volonte kontaktu nin ĉe info@ikso.net.

Estus certe bone, ke ankaŭ tia ĉi temo estu priskribita en Esperanto, kaj ekzistu ankaŭ Esperanto-versio de la portalo. Des pli, ĉar la retejon uzas/os diversaj instruistoj de la tuta Eŭropo, kaj eĉ de la mondo, do videbligo de Esperanto tie havus ankaŭ “flankan”, reklaman efikon.

Krome, se vi volas traduki la paĝon ankaŭ al iu alia lingvo (kiu ne aperas nune en la retejo), ankaŭ tio estas ebla kaj bonvena. Simple kontaktu nin por priparoli la detalojn kaj por doni aliron al la tradukejo.

La projekto estas subtenita de EU, enkadre de la projektoj de la dumviva edukado.

Peter Baláž

E@I-kunordiganto

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.