Cyberhelp.eu – retejo pri la reta ĉikanado atendas la Esperantan tradukon

cyberhelp_logotipoInterreto, komputiloj kaj poŝtelefonoj hodiaŭ ludas gravan kaj preskaŭ neeviteblan rolon en ĉies vivoj, inkluzive de infanoj kaj junuloj. Kvankam en plej multaj kazoj, tio estas bona kaj utila, uzado de la interreto havas ankaŭ riskojn. Unu el tiuj estas reta ĉikanado: turmentado de infanoj fare de (ekzemple) samklasanoj, kiu ne ĉesas, kiam la lernejo finiĝas, sed sekvas ilin ankaŭ ĝis ilia ĉambro. Granda proporcio de junuloj (minimume 1 el 5, laŭ kelkaj fontoj eĉ ĝis duono de ĉiuj ret-uzantaj junuloj) jam spertis tiuspecan ĉikanadon. Ĉar la gepatroj kaj instruistoj kutime kreskis en mondo sen interreto, aŭ almenaŭ sen Facebook kaj saĝtelefonoj, ili ne ĉiam scias, kiel reagi al tiaj fenomenoj. Pro tio la organizo Edukado@Interreto, kunlabore kun 7 aliaj partneroj el diversaj eŭropaj landoj, partoprenis al kreado de la retejo pri kiberia ĉikanado: http://cyberhelp.eu La paĝaro celas trejni ĉefe instruistojn (sed ĝi utilos ankaŭ por gepatroj kaj eĉ la lernantoj mem), por ke ili sciu, kion fari kaze de reta (kiberia) ĉikanado de iliaj lernantoj, kaj kapablu instrui ilin pri tiuj temoj.

En la retejo troviĝas bunta enhavo:

  • Enkonduko:
    • Kio estas reta ĉikanado?
    • Kialoj, motivoj
    • Sekvoj
    • Kiel mi malkovras retan ĉikanadon?
    • Jura aspekto
    • Kondut-reguloj
    • Kie oni helpos al mi?
  • Instrumaterialoj (ellaboritaj speciale por instruistoj kaj pedagogoj kaj adaptitaj al diversaj instrugradoj)
  • Lernigaj videoj (en kiuj pedagogoj kaj juristoj el diversaj Eŭropaj landoj rakontas siajn opiniojn kaj spertojn pri la reta ĉikano)
  • Diskutejo (Interaktiva forumo en multaj lingvoj por pedagogoj kiu helpas trovi fakan konsilon kaj interŝanĝi spertojn)

La projekto daŭris de 2013 ĝis 2015 kaj estis financata de la Eŭropa Komisiono. Ekde 2015 okazas dua paŝo de tiu projekto sub la nomo « Schu hin! » (Rigardu!): la retejo estos plivastigita kaj kovros pli da temoj, kiel ekzemple protekto de personaj datumoj. La retejo estas nun disponebla en dek lingvoj (bg, cs, de, gr, en, es, lt, ro, si, sk), sed ankoraŭ ne en Esperanto; Se tiu ĉi temo interesas vin kaj vi ŝatus helpi traduki la paĝon al Esperanto, via helpo estas tre bonvena! Vi povas kontakti nin ĉe info HELIKO ikso PUNKTO net kaj sinproponi por la tradukado. La retejo uzas tre facilan traduksistemon (al kelkaj eble konatan de ekz. Lernu.net aŭ lingvo.info). La Esperanto-versio jam estas je 24% tradukita, do bezonatas la ceteraj 76% da enhavo, kio estas ĉ. 35 paĝoj. Jen do bona defio, kontribui al moderna lingvo-uzo de Esperanto, pri moderna kaj tre aktuala temo! Ĉu troviĝus volontulo/j por tiu tasko?

Matthieu Desplantes kaj Peter Baláž

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.