Ĉu Windows 7 aŭ KDE 4?

Chris Duckett kaj Alex Serpo de la retpaĝaro ZDNet Australia faris etan eksperimenton. Ili iris tra la stratoj de Sydney kun portebla komputilo kaj montradis al homoj novan version de KDE 4. Sed ili diris ke ĝi estas nova testa versio de Windows 7. Tiu ĉi esplorado montris ke homoj malŝatas na Windows Vista, kaj ke la montrita sistemo aspektas pli bele kaj simple. Interesaj estas ankaŭ respondoj al demando ĉu homoj ŝanĝos sian nuntempan Vindozon kaj ekuzos la montritan “Vindozon”: “Certe, ĝi aspektas simile al Apple.” aŭ “Jes, ĝi aspektas pli simple.

Video de strata esploro
[flv]http://media.cnetnetworks.com.au/video/2009/02/22470997/22470997.flv[/flv]

Pri KDE 4
KDE estas fama kaj populara grafika uzant-interfaco por UNIX-similaj operaciumoj (sed nuntempe haveblas ankaŭ por Vindozo. Versio 4 estas ege plibonigita ne nur per novaj funkcioj sed ankaŭ per novaj efektoj, pro tio demanditoj misis. Malfeliĉe konstateblas ke por uzantoj signo de bona operaciumo estas belegaj efektoj, do oni ne scias kial plejparto kontentiĝas kun Aero (Windows) kaj eĉ ne konas la Compiz (Linŭ).

Efektoj en KDE 4
[youtube]http://www.youtube.com/watch?v=8KppwuRbtuM[/youtube]

Fonto:Root.cz

One thought on “Ĉu Windows 7 aŭ KDE 4?

  1. Mi ne tre ŝatas efektojn sed iuj ŝajnas ankaŭ utilaj. Klaras ke iuj estas tre similaj al tiuj en Windows-oj. Sed, kiel mi jam skribis, per Compiz oni povas plialtigi nivelon de efektoj al la plej alta.

Comments are closed.