Ĉu Tomtom parolas Esperanton?

En la retejo de la Esperanto-grupo La Progreso troviĝas dosieroj por paroligi la vojnavigilon Tomtom en Esperanto. Pri la traduko zorgis Bart Vloeberghs kaj Koos Scharroo.

Eblas elŝuti la dosierojn rekte de la retejo de La Progreso.

Laŭ la LeguMin-dosiero facilas instali:

  • Konektu vian Tomtom al via komputilo
  • Kopiu la tri dosierojn data96.bmp,data96.chk kaj data96.vif en la dosierujon ‘Voices’ en la Tomtom

Ĉu iu volas provi kaj raporti pri spertoj?

One thought on “Ĉu Tomtom parolas Esperanton?

Comments are closed.