Ĉu mankas spaco sur labortablo? Jen solvo

Mia tablo estas kiel GIMP – ankaŭ ĝi subtenas tavolojn.

Eĉ la plej granda labortablo ne sufiĉas. Daŭre mankas spaco por ĉiam novaj kaj novaj “necesaj” aĵoj, kiuj iom post iom amasiĝas sur labortablo kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo. Post iom da tempo estas sukceso, kiam vi memoras koloron de via tablo, aŭ kiam hazarde aperas eta peceto da ĝia surfaco… Venas tempo por granda ordigado. Sed la tablo estas kvazaŭ prisorĉita – jam kelkajn minutojn post la ordigo la tablo denove komencas pleniĝi kaj post kelkaj tagoj eĉ ne rimarkeblas, ke ia ordigado okazis.

Tio estas situacio konata al multaj el ni. “Malordo sur labortablo” havas eĉ sian paĝon sur Facebook (la ĉeĥa paĝo “Bordel na stole”) – kun pli ol 150 000 ŝatantoj (kaj tio estas nur slovake kaj ĉeĥe parolantaj uzantoj!) kaj kun multaj fotoj, kiujn faras la ŝatantoj konkursante inter si pri la plej granda malordo.

Por tiuj, kiuj ŝatas vidi almenaŭ kelkajn kvadratcentimetrojn da sia labortablo, la firmao Thanko prezentis helpilon, kiu el kadro de via LCD-ekrano faras deponejon. Ĝi disponigas al vi USB-dividilon, novan breton por poŝtelofonoj, tri ujojn kaj tenilon por dokumentoj.

Ni aliaj devas fidi al la fama sentenco: Ordo estas por malsaĝuloj. Inteligentulo regas kaoson.

La firmao Thanko, kiu okupiĝas pri produktado de ĉiuj eblaj akcesoraĵoj, estas konata per pluraj interesaj, kelkfoje eĉ frenezaj plibonigiloj. Ekz. per speciala ujo por portebla komputilo, kiu ene de kelkaj sekundoj transformas ĝin al tablokomputilo; per 80-porda USB-dividilo; miniatura Bluetooth-klavaro; aŭ per speciala kovrilo por klavaro, danke al kiu via laŭta tajpado ne plu ĝenos aliajn en ĉambro.

Fonto: thanko.jp