Pri JES-2017 kaj ne nur de la vidpunkto de kunorganizanto kaj de partoprenanto

Fine de la pasinta jaro E@I-volontuloj partoprenis JES 2017 en la pola urbo Ŝĉecino. Kaj bonŝance nun ni povas legi esprimojn pri ĝi de du flankoj: de organizanto kaj de partoprenanto. Do jen la intervjuo kun Devid Mamŝ kaj Sofja Zareckaja.

Parto unu. Devid.

Rakontu pri vi iomete.

Mi estas Devid, 27-jara, origine el Germanio, sed nuntempe volontulo en E@I. Antaŭe mi laboris kiel programisto. Krom mian volontuladon mi tre ŝatas muzikumi – ekzemple ĉi tie en Slovakio mi komencis lerni ludi la gitaron.

Ĉu vi, krom pasinta JES, organizis iajn aranĝojn? Ekster E-ujo?

Mi helpis en la akceptejo de Polyglot Gathering 2017 kaj SES 2017, kaj por SES 2017 interalie okupiĝis pri la programlibro kaj taga programo.

Kial vi decidis kunorganizi JES-on?

Esperanto-aranĝoj donis multe al mi, nun mi volas ion redoni kaj kontribui por ke aranĝoj kiel tiu ĉi daŭre ekzistu.

Ĉu vi sukcesis realigi ĉiujn viajn ideojn dum la aranĝo? Kio estas realigita, kio ne?

Ni ekzemple havis lingvokurson por komencantoj pri kio mi tre ĝojas. Kelkaj aliaj aferoj ne estis realigitaj. Ekzemple unu afero kiu finfine bedaŭrinde ne okazis, estis la programero “prezentu vian aranĝon”.

Kio helpis al vi ellerni aferojn por iĝi bona kunorganizanto?

Mi ne scias ĉu mi estis bona organizanto. Spertojn kaj sciojn mi ĉerpas el la pasinta SES kaj Polyglot Gathering, el kurso de Dorota (ĉi tie en E@I) kaj el la podkasto La bona renkontiĝo de Stela.

Kio helpis al vi dum la JES?

Ĝenerale al la JES kontribuis multaj homoj – organizantoj, helpantoj, kontribuantoj de programeroj, de atelieroj, de koncertoj. Estis tiuj kontribuoj de multaj homoj, kiuj finfine kreis bonan etoson inter la homoj dum la aranĝo.

Ĉu vi planas kunorganizi venontajn E-aranĝojn? Kiujn?

Mi planas en 2018 kontribui al la SES kaj JES.

Ĉu dum la renkontiĝo vi havis tempon nur por labori?

Krom la laboro tamen restis iom da tempo por babili kun malnovaj amikoj kaj por ekkoni novajn. Tion mi tre ĝuis!

Kiujn impresojn de la JES vi havas kiel partoprenanto?

Mi persone plej ŝatis la silvestran balon kaj ke ni havis ĉambron kun piano.

Ĉu vi renkontis eksajn volontulojn kaj kunlaborantojn de E@I?

Jes, multajn. Kun Oleg ekzemple mi havis ŝancon ankaŭ iomete pli longe paroli.

Kio por vi estas E@I?

Organizo kiu ne nur okupiĝas pri Esperanto kaj Esperanto-aranĝoj, sed ankaŭ pere de Esperanto pri aliaj interesaj projektoj, rilate al lingvoj ekzemple. Kaj mi ŝatus aldoni ke E@I krome ankaŭ estas bona loko por Esperantumi kaj realigi proprajn projektojn.

Parto du. Sonja.

Rakontu pri vi, kiom longe vi esperantumas?

Mi estas el la rusa ĉefurbo, Moskvo, kaj antaŭ mia volontulado en E@I en Slovakio mi studis en unversitato kaj poste laboris kiel juristo. Mi eklernis Esperanton en oktobro 2015 kaj ekde tiam mi estas aktiva membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI kaj helpas kunorganizi diversajn eventojn en Moskvo.

Ĉu la pasinta JES estis via unua internacia E-aranĝo?

Ne, mi jam partoprenis aliajn E-aranĝojn, do mi povas kompari la pasintan JES-on kun aliaj samgrandaj aranĝoj, ekzemple kun Somera Esperanto-Studado. Tamen ĝuste JES-on mi partoprenis la unuan fojon.

Ĉu vi ŝatis partopreni la JES-on?

Certe JES! Mi tre ĝojis denove renkonti miajn amikojn kaj konatiĝi kun aliaj esperantistoj de la tuta mondo. La renkontiĝo estis neperfekta de la organiza flanko, sed por mi kiel partoprenanto plej gravis la programo kaj la etoso de la aranĝo– kaj ilin faras ne nur organizantoj de la evento, sed ankaŭ la partoprenantoj mem. Pro tio mi ĝuis la aranĝon kaj vere ĝojas, ke ĝin partoprenis tiom da interesaj homoj.

Vi partoprenas trejnadon pri kiel organizi eventojn en E@I kiel Devid. Ĉu vi partoprenis ankaŭ atelieron pri organizado de eventoj de Stela? Kion novan vi ellernis?

Jes, por mi tiu kurso estis bonega ŝanco pridiskuti diversajn malfacilaĵojn, interŝanĝi spertojn pri organizado kun aliaj partoprenantoj kaj helpi unu al la alia per konsiloj kaj opinioj, ĉar multaj partoprenantoj havas ideojn pri iu organizinda evento. Ni ankaŭ pridiskutis la organizadon de la JES – kion la organizantoj faras sukcese kaj kion eblas plibonigi. Tiaj pridiskutoj ankaŭ helpas kolekti diversajn opiniojn eĉ pri la sama problemo kaj ekvidi ĝin de iu alia vidpunkto, fojfoje per tio oni trovas la pozitivan flankon de io ne tiom sukcesa. Tio estas la plej interesa parto por mi, ĉar tio ebligas kaj pli bone kompreni la pensmanieron de aliaj homoj, kaj fari pli bonajn decidojn organizante propran eventon.

Kiuj de la JES-aj programeroj al vi pli plaĉis?

Certe mi ĝuis la kurson de Stela – mi scias, ke ĝi estis ege utila kaj por mi, kaj por la aliaj partoprenantoj. Mi pensas ke tiu ĉi kurso bone kontribuis al pli da sukcesaj Esperanto-aranĝoj en diversaj landoj de la mondo. Mi ankaŭ partoprenis prelegojn – ekz. pri efika altruismo, pri Ĉernobil, pri novaĵoj de “Amikumu”, “gramatikan angulon” de Bertilo kaj aliajn. Estis multe da interesaj programeroj kaj ne ĉiam estis facile decidi, kion partopreni – tio signifas, ke la programo estis vere riĉa. Mi esperas, ke la venonta JES estos same interesa kaj eĉ pli sukcesa!

Vi renkontis multajn homojn kiuj volontulis ĉe E@I antaŭe, ĉu vi havas ĝeneralan impreson pri “kiu estas E@I-volontulo”?

Mi tre ĝojas, ke mi renkontis aliajn volontulojn de E@I – ĉiam estas interese interŝanĝi spertojn kaj pridiskuti la volontuladon kaj vivon en nia urbo Partizánske. Ĉiuj volontuloj de E@I estas scivolemaj, vojaĝemaj junaj homoj, kiuj volas ke Esperanto prosperu kaj pretas dediĉi sian tempon por tio. Mi pensas, ke ni ĉiuj faris la ĝustan decidon volontuli, ĉar ni ne nur helpas realigi interesajn projektojn de E@I, sed ankaŭ pliboniĝas mem: ni lernas ion novan, ni ekhavas novajn spertojn. Ĉiuj volontuloj daŭre interesiĝas pri la projektoj de E@I kaj ĉiu kun rideto rakontis ion interesan pri sia volontulado.

Kio estas por vi Esperanto kaj Esperantaj renkontiĝoj?

Por mi Esperanto estas ilo por konatiĝi kaj komunikiĝi kun alilandanoj, kaj E-renkontiĝoj ebligas ĝuste tion. Pro Esperanto mi nun konas multe da vere interesaj homoj kaj havas bonajn amikojn inter esperantistoj – kaj el Rusio, kaj el aliaj landoj. Dum E-renkontiĝoj ĉiam eblas ekscii ion novan pri aliaj landoj, homoj; kompari kulturojn, pridiskuti ion ajn, eklerni ion interesan partoprenante la programon kaj simple amuziĝi en bona etoso.

Naskiĝtago de Zamenhof kaj lokŝoj en Bratislavo

Oni decidis festi Zamenhof-tagon en Bratislavo, ankaŭ kiel bona daŭrigo sekvan tagon komenciĝis la 5-a Granda Lokŝumado. La unuan vesperon estis planataj kelkaj prezentaĵoj, kvizo kaj festa vespermanĝo.

Bedaŭrinde, ni alvenis iom post la komenco pro malfruo de nia buso kaj la prezentaĵo pri pasintaj kaj venontaj eventoj en Esperantujo, kiun ni pretigis, jam devis esti montrata al publiko. Feliĉe, Peter Baláž sukcese prezentis ĝin mem. Ni metis pentritajn katidojn kaj hundidojn al ĉiu bildo, eble tio ne tre taŭgas por ĉefo de serioza E-organizaĵo sed ŝajne, ke ĉio estis enorda.

Krom la nia tie estis ankaŭ pluraj prezentaĵoj: pri SKEJ, E@I, Vikipedio, poŝtkruciĝo en Esperantujo kaj kelkaj aliaj. Ni povis aŭskulti ilin trinkante varman vinon en tre argabla ĉirkaŭaĵo. Ankaŭ estis bone renkonti amikojn ne nur de Slovakio sed ankaŭ de Ĉeĥio kaj Hungario.

Kompreneble, ĉar estis naskiĝtago de Zamenhof, la demandoj de la kvizo temis pri lia vivo. Estis interese rimarki, ke mi povintus respondi ĝuste preskaŭ nenion. Tamen, la kvizon partoprenis tri sufiĉe lertaj homoj kaj ĉiuj ricevis siajn gajnaĵojn (sakojn, librojn kaj T-ĉemizon el la libroservo de E@i).

Fine de la vespero venis Zamenhofo mem (kiel bildo sur kartono sed malgraŭ tio li aspektis preskaŭ kiel viva). Kaj kune kun li alvenis verdaj naskiĝtagaj kukoj, kiujn ni aldonis al niaj festaj manĝaĵoj kaj sukcese formanĝis.

Sabate matene ni renkontiĝis apud la Kristnaska arbo ĉe la ĉefa placo. Tie oni vendis multegajn lokŝojn: se iu de ni volus gustumi vere ĉiujn specojn de ili do tio estus sufiĉe malfacila tasko. Krom tio kutime por Kristnaska bazaro ankaŭe estis multaj budoj kun suveniroj kaj aliaj manĝaĵoj. Fajfe pri sufiĉe malvarma vetero ni bone promenadis, babilis, manĝis kaj varmiĝis per varmaj trinkaĵoj.

Sekve en nia plano estis ekspozicio “Zamenhof – kreinto de Esperanto” en la Pola instituto. La ekspozicio estis en la instuto sed la afiŝoj staris ĉe fenestroj kaj estis turnigitaj eksteren. Do ni kaj ĉiuj preterpaŝantoj povis vidi ĉion de la strato. Estis skribitaj dulingve – slovake kaj esperante – historiaj faktoj de vivo de Zamenhov, do ĉiuj eĉ neesperantistoj povis legi tion.

Poste ni denove iom promenis tra alia bazaro kaj la urbo. Unu de niaj celoj estis muzeo de horloĝoj, kiu okupis tre malgrandan spacon sed estis eĉ trietaĝa. La horloĝoj ne estis tro multaj sed ĉiuj estis diversaj kaj vidindaj.

Ankaŭe ni vizitis la Malnovan bazaron (“Dobrý trh” en Stará tržnica) kaj dume decidis, ke jam estas sufiĉe lacaj por kafumi ie. Ie estis en kata kafejo. Katoj vere ĉeestis, sed ŝajnis iom drogumitaj. Aŭ jam tro lacaj de ĉiuj homoj de la mondo. La plej laca estis kato sur nia sofo kiu trankvile atendis tute ĉurkaŭita per homoj, kiam ni finos nian kafon/teon/kakaon kaj foriros.

Dum nia promenado kelkaj homoj foriradis promeni mem, kelkaj alvenadis denove sed ĉiuj fine renkontiĝis en sama kafejo por vespermanĝi. Estis multaj homoj kaj ni havis apartan ĉambron kvazaŭ propran Esperantujon en la kafejo.

La sekvan tagon ni denove komencis per lokŝumado. La lokŝoj estis same bongustaj kaj vendistino en preskaŭ sola budo, kiu preparis vegetarajn lokŝojn, eĉ rekonis min. Estis amuze.

Poste ni decidis iri al muzeo de trafiko. Ĝi estas grandega, kelkaj ejoj plenaj de aŭtoj, motorbicikloj kaj aliaj teĥnikaĵoj. Laboristoj de la muzeo eĉ foje kreis interesajn dekoraciojn laŭtempe de la prezentata transporto.

Jam de tiam la partoprenantoj komencis adiaŭi nin por kapti sian transporton hejmen, forveturado ne estas plej bona parto de ĉiu aranĝo sed bedaŭrinde ĉiam okazas. Tiel nia grupo iom post iom malpligrandiĝadis kaj post vizito de la muzeo finiĝis tiuj mallongaj sed ĉarmaj lokŝumaj Zamenhofaj tagoj en Bratislavo. Dankon al la organizantoj kaj ĝis venonta renkontiĝo!

Ĉu vi prepariĝas por testo pri civitaniĝo? Deutsch.info helpos vin sukcesi

En la retejo deutsch.info troveblas ekde nun speciala oferto – kvizoj kun demandoj el la testoj, kiujn devas kandidatoj pri civitaniĝo trapasi en Germanio kaj Aŭstrio. Ambaŭ kvizoj enhavas sume 450 aŭtentajn demandojn kun aldonaj klarigoj en ĉiuj 14 lingvoj de la retejo.

Ĉu kiel aldonaĵo al integraj kaj lingvaj kursoj, ĉu kiel prepariĝo por (labor)restado en germanlingva lando, por ripeti ĝisnunajn lingvajn konojn aŭ simple por amuziĝi – deutsch.info alparolas larĝan celgrupon ekde veraj komencantoj ĝis progresintoj. Tiu ĉi retejo estas speciala ne nur pro tio, ke ĝia enhavo estas senpage alirebla, sed ankaŭ pro tio, ke eblas lerni pere de 19 elirlingvoj. La lernanto povas elekti ajnan el la niveloj A1 ĝis B2, la enkonduko en la novan lingvon estas facila kaj alloga.

“Surbaze de retrokuplado de niaj uzantoj dum la lastaj jaroj ni eksciis, ke por ili gravas precipe praktika orientiĝo de la kurso. Ĉe la lernado ili volas ekscii pli multe pri la ĉiutaga vivo, pri oficejoj, laborpetoj ktp.,” diras la projektestro Jevgenij Gaus. Pro tio la eŭropa teamo koncentriĝis pri la praktika flanko, temoj de ĉiutaga vivo kaj apud vortprovizo kaj gramatiko estas ofertataj ankaŭ informoj pri profesia vivo, studado, laborpetado, ankaŭ pri kultura kaj socia vivo en Germanio kaj Aŭstrio. Ekde aŭtuno 2014 la projektpartneroj laboras pri novaj kursoj kaj pri disvastigo de la gramatika parto kaj Mediateko.

La sukceson de la retejo pruvas ĝia populareco: preskaŭ duonmiliono da registritaj uzantoj regule lernas per ĝi la germanan kaj komunikas unu kun la alia en forumo. En unu tago vizitas la retejon averaĝe pli ol 2000 uzantoj, depende de jarsezono kaj taga horo kreskas tiuĉi nombro ĝis 18 000 vizitantoj. En la socia reto Facebok apartenas deutsch.info kun siaj preskaŭ 100 000 ŝatantoj al la plej popularaj retejoj por lernado de la germana. Ĉiutage ĝi alportas al la ŝatantoj interesajn faktojn, informojn kaj divenludojn pri la germana.

La retejo deutsch.info estas rezulto de du eŭropaj projektoj. Nuntempe evoluigas ĝin 10 partneraj organizoj el 7 eŭropaj landoj kaj Turkio kadre de Erasmus+, programo de dumviva lernado. “En nia eŭropa teamo ekestas daŭre novaj ideoj pri disvastigo de la retpaĝo. Kadre de plua projekto Erasmus+ ni evoluigas materialojn faciligontajn aplikon de deutsch.info rekte en lerneja instruado. En aŭtuno 2018 aldoniĝos speciala parto por instruistoj kun laborfolioj, instrukonsiloj kaj aliaj elŝuteblaj materialoj. Certe ni povas diri ke ne temas pri lasta disvastigo de deutsch.info,” sumigas Susanne Hartmann el Österreich Institut, fakulino pri instruado de la germana kiel fremda lingvo.

(gazetara komuniko)

Aktuala problemo de adoleskantoj – sekstekstado kaj reta pornografio

La eŭropaj gepatroj konfesas ke iliaj infanoj kontaktiĝas kun reta pornografio kaj sekstekstado. Sekureco en la interreto estas temo, kiun devas la gepatroj serioze ekpritrakti. La projekto IPUS, al kiu kontribuis ankaŭ la organizo Edukado@Interreto, koncentriĝas pri helpo al la gepatroj pri protektado de sana evoluo de la infanoj.

Adoleskanteco estas hodiaŭ firme ligita kun la informteknologioj kaj interreto. Preskaŭ ĉiu infano hodiaŭ posedas saĝtelefonon aŭ platkomputilon, ofte kun pagita interretkonekto rekte en la aparato. Aliaj povas iam ajn konektiĝi al la interreto per la sendrata reto. Ĉu vere la gepatroj bone kontrolas tion, kiel iliaj infanoj kondutas en la interreto? Rigardu ni pli detale al la retaj pornografio kaj sekstekstado.

En februaro 2016 okazis enketo orientita al gepatroj. Ĝia celo estis ekscii, kiel eblas helpi al ili eviti riskojn rilatajn al tio, kiel iliaj infanoj ĝis 17 jaroj uzas la interreton. La enketon partoprenis entute 912 gepatroj el 7 landoj de EU (Slovakio, Germanio, Bulgario, Slovenio, Rumanio, Aŭstrio kaj Belgio).

Ĉu vere temas pri serioza problemo?

Sub sekstekstado oni komprenas reciprokan sendadon de intimaj fotoj aŭ videoj per la interreto. El la enketo rezultas ke ĝis 70 % de gepatroj konscias aŭ suspektas siajn 11-17-jarajn infanojn pri tio ke ili spertas pri interreta pornografio. 30 % de gepatroj timas ke ilia infano renkontiĝis kun sekstekstado. Tiuj ĉi alarmaj statistikoj spegulas staton de nia socio kaj bezonon klerigi gepatrojn en la kampo de novaj amaskomunikiloj.

Kun permeso de aŭtoroj la projekta teamo tradukis al siaj lingvoj unu el la videoj de la retejo Handysektor.de. La video Kio estas seks-tekstado? klarigas pere de la historio de Tom kaj Liza postsekvojn de senpripensa sendado de intimaj fotoj al amikoj. La video estis tradukita (kaj dublita) ankaŭ al Esperanto.

Estas ŝoke, ke la gepatroj kutime ne uzas ajnan softvaron por protektado de infanoj, kvankam ili konfesas la eblon ke ilia infano kontaktiĝas kun maltaŭga enhavo en la interreto. Nur triono de la respondintoj uzas protektan filtrilon kaj nur malmultaj aĉetis plenan version de la programo.

Por multaj gepatroj estas pornografio kaj sekstekstado temo, kiun oni evitu en interparolo kun infanoj. Sekve, pro manko de informoj kaj pro scivolemo la infanoj serĉas respondojn en la virtuala mondo. Tamen ĝuste la gepatroj estu la fonto, el kiu la infano ricevadu relevantajn informojn, nedeformitajn per la interreto.

En somero 2017 lanĉis la teamo de la projekto IPUS retpaĝon respondantan al la demandoj de la gepatroj. Surbaze de la enketaj rezultoj estis kreita enhavo, kiu helpas al la gepatroj babili kun siaj infanoj pri tiu ĉi daŭre tabua temo:

  • Interparolo kun knaboj – Kio allogas knabojn al la reta pornografio? Ĉu ili prisilentas ĝian spektadon, aŭ ĉu ili malfermite konfesas tion? Per kio ili pardonas tion?
  • Interparolo kun knabinoj – Ĉu ankaŭ knabinoj kutimas sekrete spekti la pornografion? Se jes, kio estas ilia motivo? Kiun sintenon ili havas kaj kie estas iliaj limoj?
  • Por la gepatroj – Kiel mi interparolu kun la infanoj pri la temo de pornografio? Kiel oni pritraktis la temon iam en mia familio? Ĉu tio influis mian hodiaŭan sintenon?
  • Sekureco – Kie troveblas senpaga programo por gepatra kontrolado? Ĉu pornografio estas laŭleĝa aŭ kontraŭleĝa en mia lando? Ĉu oni povas leĝe puni min pro tio, kie mia 14-jara infano sendas per la reto siajn senvestajn fotojn? Kial mi estu atentema ĉe alŝutado de fotoj de niaj ferioj?
  • Ni filozofu kune – Kiel mi interparolu kun la infanoj pri tiom tabua temo? Kiel mi fakte komencu la interparolon? Kaj kial tio estas necesa?

La lasta parto enhavas ankaŭ kolekton de realaj rakontoj el diversaj landoj de Eŭropo. Temas pri historioj de infanoj kaj adoleskantoj, kiuj suferis pro troa konfidemo aŭ subtakso de reta sekureco. Ni kredas ke ili pensigas la infanojn pri tio, kun kiu ili amikiĝas en la reto kaj al kiu ili sekvafoje sendos siajn fotojn.

Ligilo al la projekta retpaĝo: http://ipus4family.eu/

Alvoko

Ni serĉas volontulojn kiuj ŝatus helpi al ni traduki la retejon al Esperanto. La elirlingvo estas la germana, tamen eblas traduki helpe de aliaj, jam ekzistantaj lingvoversioj: la bulgara, angla, nederlanda, romana, slovaka kaj la slovena.

Interesiĝantoj povas kontakti nin per la retpoŝt-adreso indikita ĉe: http://ipus4family.eu/sk/contact

Multan antaŭdankon!

La teamo de E@I

Eŭropanoj revenas al studado de la rusa

Dek partneroj el diversaj eŭropaj landoj lanĉas komunan 12-lingvan projekton pri lernado de la rusa. La nova retejo estis projektita kun subteno de la eŭropa programo Erasmus+.

Kvankam ekzistas sufiĉe da ofertoj pri lernado de la rusa lingvo, Eŭropa Unio subtenis la projekton russky.info en Eŭropo, malgraŭ politika krizo kaj komplikaj rilatoj kun Rusio.

Kiucele oni bezonas tion? “La afero konsistas en ekonomiko,” opinias ĉefo de la projekto, direktoro de la slovaka organizo Edukácia@Internet Peter Baláž. “Kunlaborado inter Rusio kaj eŭropaj landoj ne haltiĝis dum jaroj, en multaj landoj de Orienta Eŭropo sukcese disvolviĝas malgranda kaj mezgranda negoco kun rekta investaĵa kontribuo el Rusio, kreiĝas novaj laboraj lokoj, precipe en branĉo de nemoveblaĵoj, turismo kaj diversaj specoj de priservado. Ekzemple en Ĉeĥio la plej multon de kompanioj apartenataj al eksterlandanoj posedas rusianoj, tio estas pli ol 16 mil entreprenoj. En Bulgario ĉiujare oni disdonas ĉirkaŭ 200 licencoj al firmaoj, kiuj komercas kun Rusio. Plejparte oni vendas manĝaĵojn, kosmetikaĵojn kaj elektronikaĵojn. Certe, negoca kunlaborado premisas kaj kulturan, kaj lingvan interŝanĝon. Tamen, jam en merkato ekzistantaj ofertoj pri lernado de la rusa ne sufiĉas.”

La nova lingva retejo russky.info enhavas lingvajn kursojn por elementa nivelo kaj por la niveloj A1 kaj A2. La kursojn kreis Vilna Universitato, kie konserviĝis bonega skolo de la rusa kiel gepatra ligvo, kaj de slavistoj de Ostrava Universitato (Ĉeĥio) kaj Katolika Universitato en Ružomberok (Slovakio) sub estreco de Eva Kollárová, konata fakulo pri instruado de la rusa kiel fremda lingvo. Krom kursoj la retejo enhavas gramatikan parton, detalan 12-lingvan vortaron, kolekton de rusaj filmoj kaj tekstoj kaj ankaŭ utilajn informojn pri entreprenado en Rusio. Ĉiuj ekzercoj, komentoj, dialogoj kaj ĉiuj aliaj informoj estas provizitaj per interaga tradukado, pro kio vere eblas eklerni la rusan ekde la nula nivelo. La ekzercoj samtempe disvolvas leg-, kompren- kaj skribkapablojn; en estontaj planoj estas interparoloj per Skajpo kun instruistoj kaj inter lernantoj kaj ankaŭ somera studado.

“Pro tio, ke la retejo estas kreita de eŭropaj partneroj, ĝi havas aldonan avantaĝon de kompreno ‘deinterne’, ĝuste kion indas konsideri farante kursojn kaj elektante temojn,” opinias Katharina Friesen de la germana kompanio Studio Gaus, unu el ĉefaj partneroj de la projekto. “Preskaŭ ĉiu partnero de la projekto aŭ studis, aŭ nun studas la rusan lingvon, do niaj propraj bezonoj ebligas korekti la disvolviĝon de la kursoj konsiderante eblajn interesojn de estontaj uzantoj de la retejo.”

La portalo estas celita al vasta publiko de uzantoj, ĝi havas modernan oportunan menuon kaj interkonvenas kun ajnaj retnavigiloj kaj elektronikaj aparatoj – komputiloj, platkomputiloj kaj saĝtelefonoj. Aparta ero de la kurso estas la negoca rusa lingvo, kiu estas orientita al disvloviĝo de negoca partnereco. Oficiala lanĉo de la projekto estas planita por la 1-a de septembro 2017, sed apartaj kursoj jam estas alireblaj.

Ĉiuj tekstoj estas tradukitaj al multaj lingvoj inkluzive de Esperanto.

Russky.info estas kreita de partneroj de Slovakio, Litovio, Germanio, Ĉeĥio, Slovenio, Pollando kaj Bulgario kun subteno de la eŭropa programo Erasmus+.

Ligilo: www.russky.info

Konstrui skatolojn simplas, per (ankaŭ) Esperantlingva retejo

Foje okazas, ke oni devas paki donaceton, stoki disajn aĵojn aŭ sendi ion poŝte. En similaj kazoj, skatoloj oportunas.
Sed kion fari, se malfacilas trovi taŭgan?

Eblas ja mem konstrui skatolo/j/n, kaj tio ne postulas specialan lertecon ĉar ekzistas retejo, kie oni povas elekti la skatolan formon kaj tajpi ties deziratajn grandecojn, por tuj ekhavi printeblan ŝablonon de ĝi. Sufiĉas havi mezurilon, tondilon kaj iomete da gluo kaj memkonstruemo.

La retejo estas aparte speciala, ne nur ĉar eblas krei skatolon laŭplaĉe granda (alta, larĝa, maldika, kuba, ktp.) je milimetra precizeco, sed pro ĝia riĉa aro da prezentataj strangformaj skatoloj (plurangula, ronda, korforma, ktp.) el kiu eblas elekti kaj sekve dimensiigi la deziratan ŝablonon.

Kelkaj el la proponataj paperaĵoj pli utilas fakte kiel ornamaĵoj ol kiel ujoj: ekzemple estas konuso, globo, piramido kaj eĉ bela ornama stelo, kiun eblas printi sur verda papero ekzemple por la Zamenhofa tago.

Ekde kelkaj tagoj, la menciita retejo, nome Template Maker (“Ŝablonfarilo”), disponeblas ankaŭ en Esperanto, danke al ambaŭflanka interesiĝo inter ĝia administranto (pri Esperanto) kaj nia EVS-volontulo Edoardo Nannotti de Italio (pri skatolfarado).

Ni havis memprintitajn ludkartojn de Esperanto-kartludo, kiun ni intencis kunporti al la okazonta lingva kafejo en Partizánske. Ĉar mi ne sukcesis trovi taŭgan ujon por ili, mi volis mem konstrui skatolon. Antaŭ ol komenci, mi serĉis en la interreto kaj bonŝance trovis tiun ĉi retejon, kie tutsimple eblis elekti ŝablonon taŭgan por ludkartoj kaj donis larĝecon, altecon kaj longecon de la kartaro. Rapide mi povis printi kaj alglui ĝin al iu kartono, kaj poste pritondi kaj faldi laŭ la linioj. Jen mi havis la skatolon.
Ĉar la retejo estis utila por mi, mi pensis, ke estas bona ideo traduki ĝin por la Esperanto-parolanta uzantaro. Mi sendis la unuajn tradukojn al la retejestro, kiu post nelonge respondis al mi. Li tre ĝojis pro mia kontribuo kaj eĉ petis kaj kuraĝigis min daŭrigi la tradukadon.

Jen do, foje ne multo bezonatas, por esperantigi la (retan) mondon – foje sufiĉas eta propono kaj plia retprojekto funkcias ankaŭ en “nia” lingvo. Eble eta inspiro ankaŭ por vi? Kiun vian retejon vi emus esperantigi? Ne atendu, ke aliuloj faros, provu kontribui al verdigo de la interreto! 🙂

La retejo troveblas ĉe la jena adreso: http://www.templatemaker.nl/?lang=eo

Volontulu ĉe E@I

Rapida alvoko: la limdato estas la 4-a de marto 2017!

Erasmus+Estu volontulo en la oficejo de E@I!

Edukado@Interreto partoprenas en la Eŭropa Volontula Servo kaj regule invitas volontulojn. Kandidatiĝu ankaŭ vi!

Ĉu vi…:

  • estas vojaĝema, juna (18- ĝis 30-jara) esperantisto loĝanta en plej multaj landoj de Amerikoj, Azio, Aŭstralio, Afriko, Oceanio aŭ en Andoro, Monako, Sanmarino, Vatikano, Svislando*?
  • ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj) kaj volas helpi la disvastigadon de Esperanto?
  • ŝatus dum 10-12 monatoj senpage loĝi en la Esperanta ĉefurbo de Slovakio kaj esti membro de internacia teamo, kiu ĉiutage laboras por Esperanto, en Esperanto?
  • pretas dediĉi 1 jaron de via vivo por subteni agadon de E-organizo?
  • deziras ekkoni Slovakion, ĝiajn kulturon kaj lingvon?
  • volas renkontadi esperantistojn el la tuta mondo kaj kunlaboradi kun ili?

Se jes, tiam ni invitas vin veni volontuli al la oficejo de E@I.

*Ne hezitu skribi al ni se vi volas certi, ke via lando estas en la listo.

(Legi pli…)

EVS-alventrejnadraport(et)o

Unu el la plej interesaj partoj de EVS sendube estas la kelktaga poralvena trejnado, kies ĉefa celo estas orienti la novajn volontulojn en iliaj novaj loĝetosoj. Sonas iom oficiale, sed la vera esenco de “orientado” inkluzivas plurajn neformalajn aktivaĵojn, kiuj igas la trejnadtagojn memoreblaj kaj utilaj de multaj vidpunktoj.

Alveninte sufiĉe facile al Žilina posttagmeze, mi senprobleme atingis de la urba busstacidomo la hotelon, kiu feliĉe troviĝis nur kelkcentmetrojn for de la fina haltejo. Evidentiĝis, ke mi estis fakte inter la unuaj avenintoj kaj pli da volontuloj alvenadis nur iom poste. Havante liberan tempon, mi decidis iom esplori la urbon kiu unuavide (survoje de la stacidomo al la hotelo) ŝajnis iom “industrieca” sed tiu impreso poste baldaŭ ŝanĝiĝis, post kiam mi malkovris belan kaj nekredeble bone prizorgatan riĉan urban arkitekturon de antaŭ pli ol jarcento. Je la kvina posttagmeze jam komenciĝis interkona parto de la programo, kiu enhavis diversajn amuzigajn kaj bazajn ludojn celantajn interkonatigi la volontulojn de ĉirkaŭ 10 landoj (ekz. de centramerika Honduraso al kaŭkazia Kartvelio kaj okcidenteŭropa Nederlando). Evidentiĝis, ke la plejmulto de la volontuloj laboris pri tre diversaj temoj inkluzive de ciganaj minoritatoj aŭ ĉevaloj en malproksima kamparo. Kompreneble mia projekto instigis scivolemon de ne nur la aliaj volontuloj sed ankaŭ de la organizintoj kiuj scivole demandadis kaj pri la projektoj de E@I kaj pri Esperanto ĝenerale.

Krom longdaŭraj interkonaj ludoj kaj prezentoj de niaj propraj volontuladprojektoj, unu el la plej interesaj kaj samtempe lacigaj programeroj estis la urbaj ludoj (kiujn ni decidis fari anstataŭ eksterurba ekskurso) kiuj inkluzivis sufiĉe longan kaj aktivan taskaron memorientiĝante trovi diversajn celpunktojn en la tuta urbocentro kaj samptempe komuniki kun la lokanoj uzante la slovakan laŭkapable (tamen evidentiĝis ke la plimulto de la alparolitoj ja scipovis la internacian lingvon – la anglan). La ludoj ne nur proksimigis nin al la urbanoj sed ankaŭ celis fortigi la senton de kunlaboremo kiu ja gravas en tuta volontulado ĝenerale.

Unu el la plej interesaj programeroj ja estis prezento de la lando fare de la organizintoj; ili celis prezenti Slovakion al tiom bunta diversnacia volontularo kun allogaj neformalaj manieroj, por ke la prezento estu pli interesdona kaj scivoliga. Kaj certe menciindas la fina neformala programero kiu celis pliproksime konatiĝi kun la loka urba noktovivo kaj kiu efektive daŭris ĝis frumateno plejparte dank’ al plurkultura allogeco de la urbo. Certe la kelktaga trejnado ja estos unu el la plej memorindaj partoj de mia EVS.

Ĉi tiun artikolon verkis Laŝa el Kartvelio, kiu volontulas en E@I kadre de la Eŭropa Volontula Servo financata de la Eŭropa Unio.

Erasmus+

La fama socia reto Vkontakte (VK) ankaŭ en Esperanto!

Bona novaĵo por Esperanto kaj por ĉiuj, kiuj ekhavis problemon pro la anonco pri Ipernity-malapero: ekde nun vi povas uzi retpaĝon VK (Vkontakte) por konservi, disvastigi, kundividi viajn difersajn esperantaĵojn. VK estas bona interŝanĝilo kaj konservilo (arkivejo) kaj ankaŭ estas tute senpaga. Ĝi estas pli uzantamika ol Facebook kaj aferojn pli facilas tie stoki, konservi kaj re-trovi denove (malkiel ĉe FB, kies ĉefa celo estas tamen iom malsama). Granda avantaĝo estas, ke vi povas uzi la retpaĝon Esperante, ĉar nia nuna E@I-volontulo Ilja Gnusarev el Rusio preskaŭ ĝisfine tradukis ĝin.
En la retpaĝo vi povas senprobleme el/alŝuti videojn, soregistraĵon, dosierojn, bildojn, fotojn diversformate. Iru al vk.com, registriĝu kaj ne forgesu elekti Esperanton kiel lingvon de la interfaco! La retejo estas havebla krom en Esperanto en pli ol 80 lingvoj.

Se vi do daŭre ne trovis taŭgan retspacon, kie konservi viajn materialojn de Ipernity, aŭ simple serĉas similan retejon, pripensu uzi eble ĝuste VKontante – efektive estas granda ŝanco ke la aferoj tie restos multe pli longe kaj ke la projekto funkcios – por tiuj kiuj ne konas la projekton – temas efektive pri la plej granda rusa socia reto, kiu havas dekoj da milionoj da uzantoj. Same tre utilas ke ekzistas ankaŭ aplikaĵoj por ĉiuj 3 ĉefaj operaciaj platformoj por poŝtelefonoj. Ĝi ja estas 4-a plej vizitata retejo en la mondo, kun 90 milionoj da uzantoj ĉiumonate. Kiel la retejo skribas pri si mem: “VK estas socia reto por rapida kaj oportuna komunikado inter homoj en la tuta mondo. Tasko de VK estas en ĉiu aparta momento resti la plej moderna, rapida kaj estetika komunukiĝmaniero en la reto.

Do jen, ekuzu ĝin eble ankaŭ vi, kaj rekte en Esperanto!
E@I-teamo

 

 

Volontulu ĉe E@I

Erasmus+Estu volontulo en la oficejo de E@I!

Edukado@Interreto partoprenas en la Eŭropa Volontula Servo kaj regule invitas volontulojn. Kandidatiĝu ankaŭ vi!

Ĉu vi…:

  • estas vojaĝema, juna (18- ĝis 30-jara) esperantisto el eŭropunia aŭ najbara lando*?
  • ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj) kaj volas helpi la disvastigadon de Esperanto?
  • ŝatus dum 12 monatoj senpage loĝi en la Esperanta ĉefurbo de Slovakio kaj esti membro de internacia teamo, kiu ĉiutage laboras por Esperanto, en Esperanto?
  • deziras ekkoni Slovakion, ĝiajn kulturon kaj lingvon?
  • volas renkontadi esperantistojn el la tuta mondo kaj kunlaboradi kun ili?

Se jes, tiam ni invitas vin veni volontuli al la oficejo de E@I.

*La akceptataj landoj estas:

  • ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio (Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovenio, Svedio) krom Slovakio;
  • neeŭropuniaj programlandoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Makedonio, Norvegio, Turkio;
  • Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio).

(Legi pli…)

Facebook Auto Publish Powered By : XYZScripts.com