Apple serĉas piratojn elŝutantajn Vindozon 7

reklamo de Apple en Guglo post enmeto "download windows 7"

Ĉu kompanio Apple pensas, ke la plej verŝajnaj kandidatoj por trairo al operaciumo Mac estas tiuj homoj, kiuj havas piratajn kopiojn de Vindozo 7? Laŭ reklamoj, kiujn ĝi lokigas en Guglo, la situacio vere aspektas tiel.

Se vi pasintsemajne serĉis per Guglo “download Windows 7” aŭ “windows 7 download”, vi povis vidi reklamon de Apple, en kiu ĝi rekomendas al uzantoj trairi al operaciumo Mac OS X. Reklamo de Apple troviĝis dekstre en sekcio “sponsoritaj ligiloj” kaj iam ĝi aperis eĉ super serĉrezultoj.


En anonco oni skribas:

Ĉu vi trairas al Vindozo 7? Nun estas la plej bona tempo por trairi al operaciumo Mac. Eksciu kial.

Kompreneble, se vi serĉigas “buy Windows 7”, “get Windows 7”, “purchase Windows 7” aŭ nur “Windows 7”, neniu reklamo de Apple aperas.

Ĉu Apple intencas koncentriĝi pri piratoj elŝutantaj Vindozon 7? Krome, se iu serĉas pagitan kopion por elŝuti, estas pli bone enmeti ŝlosilvortojn “buy” aŭ “purchase” anstataŭ “download”. Nature, kiu serĉas piratan kopion, tiu enmetas plej verŝajne “download”. Kial strebas Apple alparoli piratoj elŝutantajn Vindozon 7? La kialon mi ne konas, eĉ mi ne certas, ke la kompanio vere celas tion, sed sendube temas pri interesa afero.

Preston Gralla

fonto: angla origino blogs.computerworld.com, el ĉeĥa versio tradukis Katjo