Amuzaj ludoj kun Vikipedio

Trarigardado de Vikipedio ne nepre devas esti enuo. Lastatempe aperas en interreto diversaj ludoj kun ĝi.

Unu el la ludoj utiligas interesan econ de la libera enciklopedio (interesan, sed laŭdire ne tiom mirigan). Kiam vi en ajna anglalingva artikolo klakas sur la unuan ligilon en ĝia teksto (la ligilo ne troviĝu en krampoj kaj ne estu skribita kursive) kaj vi daŭrigos tiamaniere ĉe ĉiu sekvanta artikolo, preskaŭ ĉiam vi venos al la artikolo Philosophy. Tio funkcias precipe en angla versio (kiu estas aparte riĉa je serĉvortoj). Verŝajne ekzistas nur malmultaj serĉvortoj, kiuj ne kondukos nin iom post iom al filozofio.

Kredu-nekredu, eĉ artikoloj kiel MicrosoftLinux kondukas al filozofio…

Linux → Unix-like → Operating system → Computer software → Computer program → Instruction set → Computer architecture → Computer science → Information → Sequence → → Mathematics → Quantity → Property (philosophy) → Modern philosophy → Philosophy

Bedaŭrinde, en ĉeĥa kaj slovaka versioj oni sufiĉe ofte (kaj sufiĉe rapide) cikliĝas – post kelkaj klakoj vi ekscias, ke vi daŭre revenas al la serĉvorto, kiun vi alklakis jam antaŭe. Simila situacio estas ankaŭ en Esperanta versio. Ni provu ekz. la serĉvorton “Esperanto”. (Mi preterlasis suprajn ligilojn al apartigiloj, kalendaroj ktp., mi serĉis nur en la teksto mem.)

Esperanto → Internacia planligvo → Planlingvo → Konstruita lingvo → Lingvo → Sistemo → Ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj → Arbaro → Areo → Kvanto →…

Ni ne venas al la artikolo Filozofio (ni poste cikliĝas), tamen en la unua frazo de la artikolo Kvanto estas menciita filozofio:

“Kvanto estas filozofia kategorio, unu el karakteroj de materio, esprimanta…”

Kvankam Filozofio troveblas en E-Vikipedio, ĉi tie simple mankas ligilo. Se ĝi ne mankus, ni sukcese venus al Filozofio.

Alia provo (nun kun hazarda paĝo):

In-Grid → Italoj → Italio → Ŝtato → Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto → Vortaro → Vorto → Parolado → Lekcio → Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

…kaj ni cikliĝis danke al ofte aperantaj PIV-difinoj de terminoj 🙂 Aliaj miaj provoj finiĝis simile. Eble kiam vi legas ĉi tiun artikoleton, la situacio jam ŝanĝiĝis. Ĉefe en la angla versio nekredeble rapide okazas ŝanĝoj, do supraj provoj ne plu devas validi. Sed ĝuste nun mi ne sukcesas trovi taŭgan serĉvorton en E-versio. Eble vi sukcesos? (Sed ne trompludu! :))

La plej mallonga konekto

Celo de alia populara ludo estas serĉi kiel eble plej mallongan konekton inter du anoncitaj artikoloj. Ekz. inter Kitsune kaj Hong Kong. Solvo povas esti:

Kitsune → Japanese folklore → Japan → Hong Kong

Kaze ke la ludoj interesas vin, kelkaj pliaj troveblas ĉi tie:

wikipediamaze.com

wikispedia

Bonan amuziĝon! 🙂

One thought on “Amuzaj ludoj kun Vikipedio

  1. Jen iu plia kiu laste legis xkcd (aŭ iun kiu siavice legis ĝin)! Indus atribui ĝin, do mi jene faras tion: http://xkcd.com/903/
    Gratulon pro la esperantigo!
    P.S. Iri de Esperanto al Filozofio jam funkcias – manko de tiu ligilo en la artikolo Kvanto ja estis korektinda eraro 😉

Comments are closed.