Aĉetu arkivon de National Geographic sur DVD aŭ durdisko

Meze de decembro 2009 National Geographic lanĉis vendadon de sia kompleta arkivo sur DVD kaj sur durdisko. En la kompleta arkivo troviĝas pli ol 200 000 paĝoj el pli ol 1460 eldonoj de magazino, do tuta enhavo, kiu estis eldonita dum 120-jara historio de National Geographic.

Malpli nova enhavo, kiu ankoraŭ ne estis kreata ciferece, estis skanita kun distingivo 1200 DPI, tamen en aktuala eldono estis la distingivo malaltigita por sufiĉa trarigardo sur ekranoj.

Temas pri 6 DVD-j aŭ – ĉe durdiska versio – pri 2,5″ USB 2.0 durdisko kun kapacito 160 GB – el tio 60 GB estas la arkivo. Restaj 100 GB estas destinitaj por datumoj de uzanto.

Granda diferenco inter versioj sur DVD kaj sur durdisko estas en prezo: la 6 DVD-j kostas ĉirkaŭ 60 dolarojn, prezo de la durdisko estas 200 dolaroj.